„Celu ĉiam la lunon – eĉ se vi maltrafas,
vi falos inter stelojn” *
Bonvenon en nova retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj!
Ĉi tie vi trovas, kion junaj Beninaj esperantistoj planas (ĉi tie), iliajn opiniojn, proponojn, disputojn ktp … (ĉi tie), eblojn pli-malmultekoste viziti esperantistojn en aliaj landoj (ĉi tie) kaj vojojn rapide akiri estraranojn de BOJE (ĉi tie).
Se vi ŝatas rakonti pri viaj propraj spertoj kun Esperanto, atentigi al okazaĵoj en Esperantujo, se vi bezonas helpon aŭ intencas disvastigi vian opinion pri io … skribu al la teamo de la retejo (ĉi tie). Eblas ankaŭ, ke vi regule kunlaboras: kiel aŭtoro, fotografanto aŭ redaktoro por ĉi tiu retejo.
Ĉu vi volas membriĝi en BOJE? (ĉi tie) Ĉiu junulo – ina kaj vira – kiu havas almenaŭ 15 jarojn, povas fari tion. Geknaboj (malpli aĝaj ol 15) povas esti infanaj membroj kun preskaŭ egalaj rajtoj.
Ĝuu la eblojn de internacia komunumo kun amikoj (samideanoj) tra la tuta mondo!
Fariĝu ano de la heredantoj de Patrice Lumumba, unua ĉefministro de la sendependa Kongo, Nelson „Madiba“ Mandela, unua prezidanto de Sud-Afriko post la apartismo, kaj kolonelo Muammar al-Gaddafi, ĉefministro de Libio, kiuj batalis por pli sendependa, pli feliĉa kaj pli bona Afriko.
Ĉi tiu retejo estas unu el kelkaj montro-fenestroj, kiuj prezentas la buntan engaĝon de esperantistoj sur Nigra Kontinento. Aliaj lokoj en TTT informiĝi pri (junaj) esperantistoj en Benino estas
- »TEJO-BENINO« (grupo de Facebook),
- »Benina TEJO-sekcio BOJE«, (ĝisnuna) retejo de BOJE,
- »Kelkaj informoj pri la Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE)« de TEJO,
- »Esperanto en Afriko« de Afrika Komisiono de UEA.
Traserĉu ilin iom, estu scivoleme!
* citaĵo ĉi tie kaj sur ĉiuj aliaj paĝoj estas el la libro Afrikaj Proverboj de Adjévi ADJE