Cyprien Guiya

Esperanto servu al la homoj, kaj la homoj uzu Esperanton por krei pli bonan mondon. La homoj kaj la homeco staru en la mezo! Pro tio mi ŝatas prezenti kelkajn homojn el la junaj esperantistoj.

Cyprien Guiya»Mi estas Cyprien GUIYA, mi naskiĝis je la 20a de Majo 1996 en Azove. Mi estas studento de Nacia Agrokultura Universitato (UNA) de Benino. Mi esperantistiĝis inter 2006 kaj 2007 en la mezgrada lernejo 1 de Azove. Dank‘ al tio (lerni Esperanton), mi povis partopreni kelkajn esperantistajn eventojn, inter alie Scio Sen Bariloj (SSB), la 5-an Afrikan Kongreson, AMO-seminarion en Togolando  kaj tri malsamajn kunvenojn kadre de la projekto AEJK.« (fonto: TEJO-Benino)

Samideano Cyprien Guiya kandidatis por la estraro de BOJE. Li skribis do krome pri si:

»Pro mia responso kiel prezidanto de universitata organizaĵo en UNA [li gvidas la skoltojn – ajp], mi havas kelkajn spertojn pri administrado. Kiel ajn, mi havas fervoron, kiu pelas min, ĉar mi volas vidi pli aktivan junularan movadon en Benino, portate de inteligenteco de ĉiuj, por ke ni atingu niajn celojn. Tial mi deklaras kandidati por posteno de BOJE. Mi ne havas multon por diri, sed mi scias ke: ‚kun persistema kuraĝo formiko fine surgrimpas monton‘, proverbo eltirita el la proverbaro de Adjévi.« (fonto: samloke)

Je la 17a de Decembro 2017, ĝenerala asambleo elektis lin ĝenerala sekretario de la landa asocio BEA.

Kiu estas scivolema pri Cyprien Guiya kaj deziras babili kun li, vi trovas lin en Facebook aŭ skribu al li retmesaĝon.


Afrikaj proverboj (Adjévi ADJE)

 

Adjévi ADJE: Afrikaj proverboj – Kolekto de ĉirkaŭ 500 Afrikaj proverboj kaj similaj diraĵoj, eldonejo Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETO)

Advertisements

Kommentar verfassen

Trage deine Daten unten ein oder klicke ein Icon um dich einzuloggen:

WordPress.com-Logo

Du kommentierst mit Deinem WordPress.com-Konto. Abmelden /  Ändern )

Google+ Foto

Du kommentierst mit Deinem Google+-Konto. Abmelden /  Ändern )

Twitter-Bild

Du kommentierst mit Deinem Twitter-Konto. Abmelden /  Ändern )

Facebook-Foto

Du kommentierst mit Deinem Facebook-Konto. Abmelden /  Ändern )

Verbinde mit %s