Intervjuo kun estrarano Athanase EKE

17807379_1813018215617899_4391163513474916793_o

estrarano Athanase EKE

S-ano Athanase EKE, mi estis petinta vin pri intervjuo. Dankon, ke vi akceptis mian peton!

Vi havas 21 jarojn, vi vivas en Toviklin, vi studas agro-kulturadon, sed devis por-tempe inter-rompi la studadon. Vi havas nek edzinon nek gefilojn. Ĉu ĝuste ĝis nun?

Jes, ĝuste.

Kiam vi aŭdis ion pri Esperanto? Kial vi decidis paroli Internacian Lingvon kaj engaĝi vin kadre de la Esperanto-movado? Vi scipovas jam la lingvojn Adja-gbé, Anglan, Fon-gbe, Francan kaj Mina.

Mi ekis la lernadon de Esperanto en Junio 2010 cele havi multajn geamikojn en la tuta mondo, fariĝi parto de granda monda familio kune kun miaj samideanoj kaj zorgi pri niaj komunaj kaj individuaj celoj.

Vi estas juna viro. Vi troviĝas ankoraŭ ĉe la komenco de via vivo. Tamen vi certe travivis jam kelkajn okazaĵojn en Esperantujo. Kiu impresis vin antaŭ ĉio kaj kial?

Antaŭ ĉio: esti membro de internacia komunumo, la Esperanto-movado. Mi ege ŝatis/ -as/ -os tion. Mi, Athanase EKE, Benina Esperantisto, celas disvastigi Esperanton tra la tuta mondo, pro tio mi ekis instrui Esperanton, kaj nun mi instruas ĝin kaj estas Esperanto-instruisto.

la nova estraro 01 edit

la nova vireca estraro

Kiam mi rigardas fotografaĵojn de la nova BOJE-estraro, mi vidas vicon da junaj viroj. Ankaŭ la bildoj de la ĝenerala asembleo je la 16a de Decembro 2017 montras nur virajn membrojn. Tut-alie la situacio ekzemple dum la ĝenerala asembleo de ABeE. Ĉu BOJE estas nur vira afero? Ĉu la BOJE-viroj ne ŝatas inojn en siaj vicoj? Athanase, ĉu vi povas klarigi tion?

Male, ni volis elekti inojn en BOJE, sed neniu pretis. Nun Mahugnon Mireille HOUNKPE almenaŭ konsentas kunlabori. Unua paŝo.

La ĝenerala asembleo elektis vin sekretario de BOJE. La statuto diras nenion pri ĉi tiu posteno, kaj la interna reglamento konas nur ĝeneralan sekretarion. Ĉu Athanase EKE agas ekster la statuto?

Ha, ja, vi iel pravas! BOJE estas ankoraŭ granda konstruejo. La antaŭa estraro faris gravan laboron, metis la fundamenton por nia nuna laboro. Unu el multaj taskoj estas renovigi la statuton. Ĝi estas ankoraŭ provizora kiel la ĝisnuna estraro. Kial la ĝenerala asembleo elektis nur ordinaran sekretarion anstataŭ ĝeneralan? Ni estas tre, tre malgranda aro; ĝenerala sekretario estus iom tro pompe. Ĉu ĝuste? Per »iliaj fruktoj vi konos ilin« [Mateo 7:16 – ajp] Kiam ni havos 1’000 plus 1 membrojn, tiam ni bezonos eble ĝeneralan sekretarion. Do varbu Andreo, ni akceptas ja ankaŭ maljunajn eksterlandanojn!

Mi provos plenumi ĉi tiun taskon!

Kio estas via laborkampo ene de la estraro?

La interna reglamento diras, ke mi responsas pri la korespondado de la estraro, la libro-tenado, la protokoloj de ĉiuj kunsidoj kaj la arkivo de BOJE. Koncerne la libro-tenadon mi kunlaboras kun la kasisto Sonadé KAKPO. Mia plej grava tasko estas laŭ mia opinio, ke la decidoj de la estraro efektiviĝas. Ĝenerale mi stimulas la movadon kaj subtenas la membrojn kaj grupojn.

Ĉu mi ĝuste komprenas, ke vi estas kiel la nabo, la centro de rado, kiu tenas kune la partojn? Do, vi organizas la tutan ordinaran administracion de la asocio.

Jes, ĉi tiu priskribo plaĉas al mi. Athanase EKE, la BOJE-nabo! Sed sonas ankaŭ iom pompe … Ĉu ĝuste?

Ĉu ĉiuj leteroj kaj retmesaĝoj de BOJE iras trans via skribotablo, aŭ vi ricevas almenaŭ kopiaĵon por scii la enhavon? Ĉu vi havas datumaron de ĉiuj membroj? Ĉu vi havas sufiĉe bonan komputilon por la oficeja laboro? Certe vi bezonas tian teĥnikan rimedon.

27583465_1948094852110234_1592481382_n edit

sed estas nur revo nun

Ŝercemulo! Mi posedas malnovan poŝo-telefonon kaj paperon kaj krajonon. Mi jam diris, ke BOJE estas ankoraŭ granda konstruejo. Sed mi pretas akcepti koncernan donacon de vi. Sed serioze: Jes, estus tre bona rimedo por la administra laboro. Sed estas nur revo nun. Do, laboru ni iom zamenhofece. Ankaŭ li ne havis komputilon. Momente ni ricevas helpon fare de eksterlandano por flegi nian retejon kaj ĝiajn filiojn en Twitter kaj Google+

Pri la korespondado trans mia skribotablo … Ni ankoraŭ lernas gvidi nian asocion.

Mi opinias, ke la plej grava tasko de la estraro estas teni kontakton kun la membraro. Ni estraranoj devas aŭdi, kion la membraro diras, kaj la membraro devas scii, kion la estraro faras. Nia agadplano dekretas, ke la estraro kunsidas rete je la fino de ĉiu monato. Kvankam mi responsas pri la protokolo, Laïfo Kami Innocentla ETEKA, estrarano pri informado, responsas informi pri la interkonsiliĝoj; tiu ankoraŭ ne funkcias. Sed la unua punkto de la agadplano tekstas: »sciigi la (aktivajn) junajn esperantistojn en Benino«. Momente ni ne plenumas tion. Mi krome opinias, ke ĉiu membro rajtas ricevi ĉiujn informojn, ne nur la aktivajn. Eblas, ke iu ne estas aktiva pro mankantaj informoj ĝis nun.

Mi dankas pro la intervjuo. Mi deziras al vi kaj al ĉiuj aliaj estraranoj multan sukceson!


Ĉiu rajtas kopii kaj publikigi ĉi tiun tekston, sed sub la kondiĉoj, ke (1-e) oni informas pri la aŭtoro (la tuta nomo) kaj la fonto de la teksto (retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj) kaj ke (2-e) ni ricevas koncernan informon al boje.asocio.benina@gmail.com. Publikigi citaĵojn estas nur permesite, se ili ne falsas la ĝeneralan enhavon de la teksto.


reagoj aliloke pri ĉi tiu intervjuo:

Annebärbel Hermann Bonan matenon !
Mi legis la tutan intervjuon. Placcxis al mi la vorton labori zamemhofe (sen komputilo). Dum mia unua laboro en oficejo en la jaro 1977 la tiama komputilo estis granda kiel mal gran da cxambro kun la stampilo kaj nur skribis fakturojn. (el Facebook – TEJO-Benino)

Aben Rama Multajn bondezirojn (el Facebook)

4 Kommentare zu „Intervjuo kun estrarano Athanase EKE

Hinterlasse einen Kommentar