Saluton, karaj samideanoj de la paca lingvo Esperanto!
Antaŭ ĉio, mi honeste substrekas, ke mi ankoraŭ ne bone parolas Esperanton.
Mi nomiĝas Luc ZINZINHEDO, naskiĝis la 18an de Oktobro 1995 en Porto Novo. Naskita de patro juvelisto kaj patrino vendistino en Porto Novo (ĉefurbo de Benino).
Nun mi estas studanto de la tria jaro en Nacia Universitato pri Agrokulturo UNA (Université National d’Agriculture) en la urbo Kétou.
Per tiu ĉi teksto mi volas ĝuste bonhumorigi vin pri Esperanto
Mi volas komenci kun Biblia eltiraĵo el la verko de la apostolo Paŭlo, el Korintanoj 1:10:
«Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo.»
Mi volas trafe montri per ĉi tiu eltiraĵo la valoron kaj utilecon de Esperanto, kiu ne bezonas pruvon. Ĉar pro lingva diverseco en la mondo estas diverĝo, militoj, rasismo, malkompreno ktp. Ankaŭ en sama lando, la popoloj de malsamaj etnoj ne komprenas unu la alian. Precipe en Afriko, lingvaj diferencoj inter nacioj kaŭzas politikan nestabilecon. Sekve ni estas viktimoj de malprogreso en Afriko.
Unuvorte: Ni bezonas unu lingvon por unuigi la tutan mondon. Mi dankas al L . L. Zamenhof, kiu deziris pacan mondon kaj kreis Esperanton por unuigi la tutan mondon. Tiu lingvo estas grava, mi bedaŭras, ke mi longe ne sciis pri ĝi.
Mi malkovris Esperanton en la universitato dank‘ al miaj amikoj Cyprien GUIYA kaj Louis DANCHI, kiuj motivigis min lerni Esperanton. Tre motivite, mi eklernis Esperanton kaj elŝutis kelkajn dokumentojn por la lernado. Mi lernis ĝin ĉirkaŭ kvin monatojn. Mi estis kaj estas ĉiam motivata, ĉar per tiu lingvo oni povas vojaĝi tra la mondo, partopreni Esperantajn eventojn kaj renkonti novajn amikojn.
Honeste, mi estas ankoraŭ malgranda Esperantisto. Do mia Esperanta nivelo ankoraŭ ne estas sufiĉe bona. Sed mi pretas plibonigi mian Esperanto-nivelon, kaj mi tre ĝojos eniri en Esperantan movadon kaj partopreni eventojn, por tiel kompreni la politiko-sistemojn de aliaj landoj, precipe de okcidentaj, cele plibonigi tiun de mia lando Benino kaj – kial ne? – de mia kontinento Afriko.
Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj (BOJE) estas la unua, kiu estis proponinta al mi, fare de Germana esperantisto Andreas J. PENK, kunlabori ĉi tie. Tiu homo tre amas Afrikon kaj helpas multajn Afrikajn junulojn pli bone vivi kaj konsilas ilin progresigi Afrikan kontinenton.
Mi dankas s-anon PENK kaj admonas lin ĉiam daŭrigi liajn ideojn por Afrika progreso.
Vivu Esperanto, vivu BOJE, vivu nia progreso!
Dankon al ĉiuj legantoj
Kara estimata s-ano Luc, mi ege gratulas vin kaj ege deziras al vi sukceson en Esperantujo! Amike, Athanase
LikeLike
Dankon pro via blogaĵo. Mi volas lerni pli pri la Esperanto-movado en Afriko. Daŭrigu vian blogadon. Montru al ni vian landon, vian regionon, kaj kiel eble plej multe de via grandega kontinento.
LikeGefällt 1 Person
Mi sendis viajn liniojn rekte al Luc, por ke li povas plej baldaŭ legi ilin.
LikeLike