Unue mi volas klarigi la esprimon elmigrado. Migrado en nia senco estas translokiĝo de popoloj aŭ individuoj, kiuj iras de unu regiono al alia por tie setli (loĝigi sin). Kiam individuo A elmigras el sia lando por setli en alia lando, oni nomas tion elmigrado. Kiam fremdulo B setlas en lando C, oni parolas pri enmigrado.
Mi memoras, kiam mia kolego DANCHI Louis kaj mi partoprenis prelegon organizitan de GUIYA Cyprien. Tiu prelego havis la temon: Elmigrado sen pasporto.
Ni konstatas, ke Afrikanoj ofte celas kontraŭ-leĝe setli ekster siaj landoj ‒ en landoj, kiuj estas juĝataj, ke ili estus favoraj por riĉiĝi. Sen sufiĉaj rimedoj Afrikanoj iras ne-sekurajn vojojn, ofte per ŝipoj. Tiu ĉi risko-plena vojo kondukas kelkfoje al la celo, sed ĝi finas tro ofte en pereo: morto aŭ almenaŭ slaveco ekzemple en Libio.
Kial la elmigrado?
Migrantoj kiel ankaŭ rifuĝantoj foriras el siaj originaj landoj por fuĝi el danĝero. Oni povas elmigri pro militoj, brulegoj, superakvegoj aŭ ĝenerala mizero. Pri kiu elmigrado ni parolas ĉi tie?
Estas ĉi tie afero de elmigrado pro ĝenerala mizero. Kaj la Afrikanojn estas sendube trafa ekzemplo. Oni parolas pri mizero, kiam individuo aŭ popolo ne estas kapabla kontentigi siajn proprajn vivbezonojn. Estas stato de ekstrema malriĉeco.
Okcidentanoj ofte sugestas al Afrikanoj resti en iliaj landoj por krei pli bonan landon anstataŭ elmigri. Ĉu vi petus iun, kiu ne estas kapabla vivteni sian propran familion, resti en sia lando por transformi ĝin al paradizo?
Mi opinias, ke estas tro komplika, precipe en lando, en kiu la politiko ne estas stabila. Serĉi lokon, kie eblas bonvivi, estas do unu el la pli bonaj solvoj. Afrikanoj suferas.
Kara mia Afriko, kiu sorto atendas Vin?
Vi suferas ekde la slaveco, kiu daŭris multajn jaron … ĝis hodiaŭ. La ekonomia situacio de unu lando pliboniĝas, kiam oni ĉiutage ion valoran almetas.
Estas plorende por Afriko. Ekde la erao de la slaveco, kiam niaj gepatroj suferegis sub la regado fare de Blankulo, Afriko estas ruinigita por ĉiam.
Karaj okcidentanoj, la kvin fingroj ne estas egalaj. Penu vi helpi Afrikon. Ni, malgraŭ ĉio, estas gefratoj. Ne insultu Afrikon, bonvole agu por plibonigi la situacion! Tiu ĉi kontinento estas grandega hontindaĵo por la homaro. Suferas nia Afriko. Bonvole pripensu la evoluon de Afriko!
Vivu Afriko! Vivu la evoluo. Mi dankas ĉiujn vin!
Ĉiu rajtas kopii kaj publikigi ĉi tiun tekston, sed sub la kondiĉoj, ke (1-e) oni informas pri la aŭtoro (la tuta nomo) kaj la fonto de la teksto (retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj) kaj ke (2-e) ni ricevas koncernan informon al boje.asocio.benina@gmail.com. Publikigi citaĵojn estas nur permesite, se ili ne falsas la ĝeneralan enhavon de la teksto.
Kiam mi legas vian tekston, mi ekscias, ke Blankulo venis Afrikon kaj establis sklavecon kaj mizeron. Kaj sklaveco kaj mizero ankoraŭ efikas. Pro Blankulo.
Sekve junaj viroj forlasas siajn familiojn, vilaĝojn, tribojn kaj landojn. Ili elmigras norden. La maljunuloj, virinoj kaj infanoj restas sole en la mizero.
La elmigrantoj ne pretas plue atendi ĝis siaj landoj fariĝos paradizoj. Pro tio ili preferas elmigri kaj setli en pli konvenaj landoj, plejparte kontraŭ-leĝe.
Inter 1951 (el Libio) kaj 1976 (el Sejŝeloj) la koloniistoj forlasis Afrikon, do antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. Kion faris intertempe la Afrikanoj?
1961: La armeo de Kongo, subtenate de Belgujo kaj Usono, puĉis (ribelis) kontraŭ la registaro kaj mortigas prezidanton LUMUMBA Patrice kaj aliajn membrojn de la registaro.
1966: Armea puĉo (ribelo) en Ganao cele instali tute kapitalisman reĝimon.
1994: Genocido fare de Hutuoj kontraŭ Tucioj en Ruando, ĉirkaŭ 800’000 mortigitaj.
1999: Post kiam MANDELA Nelson estis forlasinta la politikon, siaj posteuloj, plej parte koruptaj, tute perfidis sian politikan heredaĵon.
2011: Libiaj puĉistoj (ribeluloj) mortigis prezidanton KADAFI Muamar post agresado fare de sia aliancanto NATO.
LikeLike