Esperantujismo – kia lango-noda vorto! Esperantujismo estas la titolo de libreto (kun nur 71 paĝoj) el la plumo de s-ano GBEGLO Koffi, eldonite de Monda Asembleo Socia en 2008. UEA rimarkas en sia libro-katalogo:
»Tre personaj vidpunktoj de Togolanda Esperantisto pri diversaj aferoj, ne nepre rilataj al Esperanto« (substreko ne en la originala teksto – ajp)
Tio similas iel al la rimarko pri Hamburgo en Retrospektivo de d-ro Ivo LAPENNA:
»Interpreto de la aŭtoro pri sia forlaso de UEA en 1974« (substreko ne en la originala teksto – ajp)
Kiu konas UEA-n kaj ĝian historion, tiu certe komprenas bone. UEA tute ne ŝatas kritikon, kritikantojn kaj kontraŭ-diron: »tre personaj vidpunktoj«, »interpreto de la aŭtoro«. La propagandaĵo de Kalle Kniivilä Krimeo Estas Nia ne ricevas tian averton.
Mi legis la liniojn de GBEGLO Koffi dum vojaĝo al kaj de kliento. En Germanujo oni diras: mi englutegis la enhavon.
Mi amas Afrikon. Mi ŝategas kelkajn samideanojn en Afriko pro ilia entuziasma engaĝo por Esperanto. Kaj mi admiras la Afrikan Esperanto-movadon, kiu – malgraŭ tiom multaj problemoj – paŝo post paŝo kreskas. Sed aliflanke mi ofte ne komprenas la samideanojn en Afriko. Malgraŭ multaj, ofte tro longe-daŭraj babiladoj per Facebook, Skype kaj WhatsApp. Mi estimas la imagon de Zamenhof, de la bahaanoj kaj de aliaj bonkoraj homoj, ke la homaro estus unu familio. Sed la historio estas plene da rakontoj pri familioj, kiuj kverelas inter si, ĉar unu ne komprenas la alian.
Mi estas blankulo, Eŭropano, mi vivas en Germanujo … do mi estas nek nigrulo, nek Afrikano, nek ano de iu Afrika tribo aŭ familio. Kvankam la plej multaj Esperantistoj en Afriko estas tre afable al mi … ankaŭ eĉ la plej ĝentilaj inter ili traktas min kiel fremdulo. La kulturoj kaj moroj estas pli fortaj, ol ĉiuj deklaroj pri la komuneco de la Esperantistaro en la mondo. Mi hezitas skribi, ke tiu estas verŝajne tute normala konduto – ĉar, se mi kiel Germana blankulo agus tiel kontraŭ Afrikanoj, oni nomus min rasisto. Almenaŭ en Germanujo. Sed tio estas alia afero.
Mi konjektas, ke dum la legado de Esperantujismo mi verŝajne senkonscie sufiĉe ofte kapjesis: jes, ĝuste tiel ankaŭ mi spertis la aferon; jes, nun mi komprenas iom pli bone la aferon, lian konduton ktp.
Antaŭ kelkaj tagoj juna Esperantisto, ĝenerale tre inteligenta studento, publikigis pledon favore al la elmigrado de la Afrikanoj al Eŭropo:
»Ekde la erao de la slaveco, kiam niaj gepatroj suferegis sub la regado fare de Blankulo, Afriko estas ruinigita por ĉiam.«
»Okcidentanoj ofte sugestas al Afrikanoj resti en iliaj landoj por krei pli bonan landon anstataŭ elmigri.«
»Mi opinias, ke estas tro komplika, precipe en lando, en kiu la politiko ne estas stabila. Serĉi lokon, kie eblas bonvivi, estas do unu el la pli bonaj solvoj. Afrikanoj suferas.«
Unuflanke la aŭtoro asertas, ke Blankulo kulpas por ĉiuj problemoj ekde la sklaveco, aliflanke li konfesas, ke la Afrikanoj ne kapablas regi sian propran kontinenton. Egalan dirus blankaj rasistoj.
Malrapide, tre malrapide, mi komencas kompreni iom, kial la juna aŭtoro skribis tian naivan tekston. Se mi ĝuste komprenas s-anon GBEGLO Koffi, almenaŭ tion Blankulo instruis al la negroj: vi estas nur viktimoj.
GBEGLO Koffi klarigas en siaj tekstoj, kial kluboj ne pretas kunlabori, kial tribo-deveno estas grava, sed ofte malhelpanta afero, kial junuloj akceptas ankaŭ maldecan konduton kaj eĉ mensogojn fare de maljunuloj ktp. Multaj temoj, pri kiuj oni estus povinta paroli dum la unua IJK en Afriko. Sed laŭ decido de TEJO oni parolis pri aferoj de Blankulo. … kaj la Afrikaj samideanoj akceptis denove tiun dezirojn.
Mi legos certe almenaŭ unu kroman fojon la tekstojn de GBEGLO Koffi. Mi evidente nur komencis kompreni lin. Sed mi dankas jam nun pro lia saĝeco. Kia diferenco inter GBEGLO Koffi, fondinto de Afrika Komision de UEA, kaj liaj nunaj posteuloj. Dio mia!
Vilhemo Lutermano, eldoninto, skribis:
»GBEGLO Koffi estas jam delonge konate en Esperantujo, same kiel originalstila rakontisto kaj elstara organizanto de la Afrika Esperanto-movado. Liaj du eseoj de tiu ĉi libreto prezentas ne nur lian ideon pri Esperantujismo, kiun li deziras larĝe diskutote, kaj interesan enrigardon en la vivkondiĉoj de Afrikaj Esperantistoj, sed ĝi estas krome unika kaj ege interesa atesto pri la renkontiĝo de progresemaj Afrikaj kaj okcidentaj mondperceptoj – du tekstoj, kiuj ne malmulte pensigis min pri la kulturaj realaĵoj de nia planedo kaj, ne-laste, pri mia propra vivo.«
Bedaŭrinde mi trovis en TTT neniun diskutrondon pri Esperantujismo. Nenie.
Mi tre ĝojas, ke la temo de la lasta artikolo de mi kiel retejestro de la BOJE-retejo estas Esperantujismo de GBEGLO Koffi, eminenta Esperantisto Togolanda. Mi deziras mian posteulon kaj ĉiujn kunlaborantojn de la BOJE-retejo sukceson kaj plezuron. Vivu la Esperanto-movado Benina!
Amikece kaj servo-prete
Andreas J. PENK