Respondo de BOJE al pamfleto de ABeE

Antaŭ kelkaj tagoj ABeE disvastigis tekston (vidu pli sube), al kiu la prezidanto de BOJE respondis jene:


BOJE_500pxKara prezidanto,

mi legis kun intereso vian mesaĝon. Sed: La nuna estraro de Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj kaŭzis neniun malordon en la Benina Esperantujo!

Kara gravulo, en via mesaĝo vi skribis, ke la gvidantoj de BOJE decidis, unuflanke, ke BOJE estas junulara sekcio de BEA kaj pro tio ĉesis kunlabori kun ABeE.

Lasu min klarigi al vi, ke la gvidantoj de BOJE neniam decidis, ke BOJE estas junulara sekcio de BEA, sed BEA-anoj male decidis unuflanke, ke BOJE estus junulara sekcio de BEA. Neniu ŝanĝis la statuton de BOJE cele, ke ni estas junulara sekcio de BEA. Nur la asembleo de BOJE rajtas decidi pri la statuto.

»ABeE naskiĝis BOJE-n en 2006 por plifortigi la esperantan movadon enlande« − Jes!

Ĉu vi konsentas kun mi, ke hodiaŭ en Benino estas du landaj asocioj? Certe ne BOJE semis iun malordon en Benino, sed vi – la gravuloj Beninaj Esperantistaj – semis (organizis) malordon. Du landaj asocioj asertas reciproke, ke la alia asocio agu kontraŭ Esperantismo, kaj pretendas, ke BOJE estus sia reciproka junulara sekcio.

Por solvi tiun problemon, la estraranoj de BOJE kunsidis en Lokossa (Etoile Rouge) je la mardo 3-a de Aprilo 2018. Okaze de tiu estrarkunsido, ni – BOJE-estraranoj – ​decidis, ke BOJE estu memstara asocio, kaj estu preta kunlabori kun ambaŭ landaj asocioj, kun la kluboj en Benino kaj kun aliaj parteneroj en Esperantujo kaj ekster la Eo-movado.

Kara prezidanta moŝto, bonvole solvu la problemon inter vi, la ABeE-anoj, kaj la BEA-anoj! 

Koncerne s-ano Andreas PENK notu, ke li estas malnova membro de BOJE kaj ke li ne iel instigis la estraranojn de BOJE agi kontra ABeE.

»Nur ABeE fondis junularan sekcion en la historio de esperanto-movado en Benino« vi skribis.

Post la elektanta asembleo je la 16-a de Decembro 2017, BOJE ne ricevis mesaĝon skribitan de ABeE pri la evoluo de la Eo-movado en Benino. Mi sendis raporton al vi je la lundo 5-a de Marto 2018; ĝis nun vi ne reagis. Sed vi celas, ke BOJE estas dependa organizaĵo de ABeE. Vi skribis orgojle jenan:

»La landa asocio, krom siaj ampleskaj respondecoj, transprenas provizore la junularan agadon. Tial ĉi, evantualajn ĉiuspecajn kontribuojn viajn (monhelpojn, lern-/ instrumaterialojn ktp) favore al la Benina junularo kaj la tuta Benina Esperanta movado, oni sendu al la jenaj adresoj:

S/C BP 416Lokossa (Mono)
Républic du Bénin
Afrique de l’Ouest
UEA Konto : beni-j«

Bonvole akceptu, ke landa asocio ne rajtas decidi ion nome de BOJE. Vi ne povas solvi la problemon tiel. Male! Bonvole komprenu vi, ABeE-anoj kaj BEA-anoj, estas ne problemo de BOJE. BOJE celas evolui Eo-movadon en Benino kaj ne krei konfliktojn.

Ĝuste, BOJE ne havas propran poŝtadreson por akcepti sendaĵojn. Intertempe ni faris interkonsenton kun s-ano Privas TCHIKPE, gvidanto de Eo-Domo en Cotonou, por ke BOJE ricevu sendaĵojn per tiu poŝtadreso. Ĝi estas:

Pvivas TCHIKPE (Esperanto-Domo)
01 BP 8218 Cotonou/ Bénin

Vi povas legi novaĵoj pri BOJE ĉe la nova retejo (montrofenestro de BOJE)

Altestime!
Norbert SADOHOUNDE


Vidu eble jenanjn artikolojn por pli bone kompreni la aferon:

  • Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!  – 2018-03-30
  • Kelkaj rimarkoj pri la BEABOJE-kunsido en Cotonuo2018-03-28
  • Skizo de nova statuto de BOJE2018-03-26
  • Quo vadis, BOJE? (Kien vi iras, BOJE?)2018-03-12

MEMSTARECO JES, SED UNUE RESPEKTON AL LA REGULARO DE UEA

Saluton karaj,

sabate, la 16-an de decembron 2017, okazis, en Kotonuo, la ĝenerala elekta asembleo de Benina Organizo de junaj Esperantistoj (BOJE), junulara sekcio de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) – landa asocio de UEA. El tiu grava aranĝo, kiu celis starigi definan estraron por BOJE, elektiĝis, laŭ demokarata voĉdono, kvinpersona gvidantaro kiu konsistigas la plenumorganon de la benina junularo por dujara mandato.

1 – Prezidanto: SADOHOUNDE Norbert
2 – ĝenerala Sekretario: EKE Athanase
3 – Kasisto: KAKPO Sonade
4 – Organizanto: SADOHOUNDE Joseph
5 – Respondeculo pri Informado: ETEKA Innocent

Pri la fondo de junulara sekcio en Benino

La plej granda parto de la benina esperantistaro konsistas el junuloj. La landa asocio, frue, konscias pri la gravan rolon kiun tiu junularo ludus por la enradikiĝo de Esperanto enlande kaj decidis krei favorajn kondiĉojn por ebligi demokratan kaj efikan junularan agadon. Tiel, sabate, la 6-an de septembro 2006, ĝi organizis tutlandan ĝeneralan asembleon el kiu naskiĝis junulara sekcio. Unue, la sekcio estis nomata: Benina Esperanta Junulara Organizo (BEJO); sed por eviti konflikto kun la Brazila Esperanta Junulara Organizo (BEJO), la benina junulara sekcio alinomiĝis Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kaj havas propajn statutojn kaj internan reglamenton.

Cele ebligi al sia junulara sekcio ĝui internacian etoson, ABeE kandidatigis BOJE-n por esti landa sekcio de TEJO. La kandidatiĝon, la komitato de TEJO aprobis marde, la 6-an de aŭgusto 2015, en sia 2-a sesio, kadre de la 71-a IJK en Wiesbaden. En tiu sesio ĉeestis Bernard Gnancadja, tiam prezidanto de BOJE, kaj mi por defendi nian kandidatiĝan dosieron. Tiel, BOJE eniris la rondon de landaj sekcioj de TEJO, sekve de sesjara klopodo.

ABeE uzis siajn oficialajn dokumentojn por subteni BOJE-n, kadre de la projekto Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo/ AEJK, en kiu ĝi partneris de oktobro 2016 ĝis decembro 2017. Kadre de tiu projekto, junaj beninaj/afrikaj kaj eŭropaj esperantistoj renkontiĝis en Afriko kaj Eŭropo por pluevoluigi sin kiel aktivuloj.

Dimanĉe, la 17-an de decembro 2017, celante la malaperon de ABeE, deko da personoj organizis, en Kotonuo, ĝeneralan asembleon en kiu relanĉiĝis Benina Esperanto-Asocio (BEA) kun starigita estraro en kiu membras:

1 – Prezidanto: Charles ALOFA
2 – Vic-Prezidanto: Joseph TCHOKPODO
3 – ĝenerala Sekretario: Cyprien GUIYA
4 – Vic-ĝenerala Sekretario: Francis AGBENOU
5 – Kasisto: Ahonon GOBI
6 – Organizanto: Mireille HOUNKPE
7 – Konsilanto: Privas TCHIKPE

Kvankam ne agnoskita de UEA, BEA donas la impreson, ke ĝi estas la landa asocio de UEA en Benino. Temas pri longtempa senagada asocio.

Ĝi, en siaj statutoj, proprigis al si la junularan sekcion «BOJE» Plej grave, la kvin gvidantoj de BOJE, unuflanke, tio estas sen informi nek la beninan esperantistaron, tra formala eksterordinara ĝenerala asembleo, nek la estraron de ABeE, decidis havi kontrakton kun BEA. Ili ja pli frue ekkunlaboris kun BEA ĉeestante ties estrarkunvenojn, fi-agitas, kun la beno de la estraro de BEA, kontraŭ ABeE kaj la funkcimaniero de UEA kaj ne emas respekti ties regularon. Retmesaĝoj, entenantaj klarigdemandojn pri la afero, direktitaj al tiuj kvin gvidantoj de BOJE restas ĝis nun sen reagoj.

Ĉiuj niaj klopodoj kaj provoj por ke la respondeculoj de BOJE sin redirektu estas vane. La estraranoj de BEA kaj BOJE tiel kreas konfuzon en la kapo de ne-informitaj personoj. Indas mencii, ke la ĉefmotoro de ĉi tiu situacio estas S-ro Francois Hounsounou, Vic-kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA.

Por ke la materia kaj morala interesoj de ABeE – la fidela landa asocio de UEA en Benino – estu protektataj, ni petas al la tutmonda esperanta komunumo esti sintena al tiuj fi-agantoj.

Konsekvence, ĉia(j)n peto(j)n – asigno de subvencioj, akiro de pedagogiaj kaj informadikaj materialoj ktp – farita(j)n aŭ farota(j)n fare de la estraroj de BEA aŭ/ kaj BOJE aŭ persone de iu el ties respondeculoj, iel (perletere, perrete, fejsbuke, skype ktp) favore al ajna agado/ aktivaĵo enlande (kongreso, seminario ktp), oni konsideru kiel trompadon.

Resume, la landa asocio, krom siaj ampleksaj respondecoj, transprenas provizore la junularan agadon. Tial ĉi, eventualajn ĉiuspecajn kontribuojn viajn (monhelpojn, lern-/ instrumaterialojn ktp) favore al la benina junularo kaj la tuta benina esperanta movado, oni sendu al la jenaj adresoj:

Association Béninoise des Espérantistes (ABeE)
S/C BP 416 Lokossa (Mono)
République du Bénin
Afrique de l’Ouest
UEA konto: beni-j

Kommentar verfassen

Trage deine Daten unten ein oder klicke ein Icon um dich einzuloggen:

WordPress.com-Logo

Du kommentierst mit deinem WordPress.com-Konto. Abmelden /  Ändern )

Facebook-Foto

Du kommentierst mit deinem Facebook-Konto. Abmelden /  Ändern )

Verbinde mit %s