Ĝenerala asembleo de BOJE je la 28-a de Februaro

BOJE_500pxNorbert SADOHOUNDE, prezidento de BOJE, ĵus informis nome de la tuta estraro, ke

„la elekta ĝenerala asembleo de BOJE okazos en Lokossa ene de la lernejo ‚CEG 2 LOKOSSA‘ je la vendredo, la 28-an de Februaro 2020, 10-a horo“

por renovigi la estraron de la Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj.

Al ĉiuj rajtigitaj partoprenantoj kaj gastoj multan plezuron kaj sukceson!

Dankon, s-ano GBEGLO Koffi

libro Esperantujismo de GBEGLO Koffi

libro Esperantujismo de GBEGLO Koffi

Esperantujismo – kia lango-noda vorto! Esperantujismo estas la titolo de libreto (kun nur 71 paĝoj) el la plumo de s-ano GBEGLO Koffi, eldonite de Monda Asembleo Socia en 2008. UEA rimarkas en sia libro-katalogo:

»Tre personaj vidpunktoj de Togolanda Esperantisto pri diversaj aferoj, ne nepre rilataj al Esperanto« (substreko ne en la originala teksto – ajp)

Tio similas iel al la rimarko pri Hamburgo en Retrospektivo de d-ro Ivo LAPENNA:

»Interpreto de la aŭtoro pri sia forlaso de UEA en 1974« (substreko ne en la originala teksto – ajp)

Kiu konas UEA-n kaj ĝian historion, tiu certe komprenas bone. UEA tute ne ŝatas kritikon, kritikantojn kaj kontraŭ-diron: »tre personaj vidpunktoj«, »interpreto de la aŭtoro«. La propagandaĵo de Kalle Kniivilä Krimeo Estas Nia ne ricevas tian averton. „Dankon, s-ano GBEGLO Koffi“ weiterlesen

Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!

afiŝo Mi amas EsperantonMi pledas por vasta kunlaborado fare de BOJE kun ĉiuj kluboj, solaj esperantistoj kaj aliaj interesuloj en Benino. Kaj ankaŭ kun kaj ABeE kaj BEA!

Kiel ĉiu, »kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj«*, estas nomata Esperantisto, tiel ĉiu Esperantisto, ne grave, en kiu societo aktiva, estu ebla partnero por BOJE.

Ĉu Zamenhof kreis Esperanton, por ke la Esperantistoj spione observas unu la alian, por ke societoj de la Esperantistoj batalas unu kontraŭ la alian, por ke malpaco regu inter la Esperantistoj? Male! Li celis interfratiĝon kaj proksimiĝon inter la homoj. (pli multe) „Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!“ weiterlesen

Kondolenco

kondolencoTre estimata s-ano Laïfo Kami Innocent Eteka! Kara amiko!

En Via granda malfeliĉo, kian konsolon ni povus doni al Vi? … Longe ni ŝanceliĝis inter-rompi per niaj vortoj Viajn malĝojajn pensojn, malgraŭ niaj plej sincera amikeco kaj profunda ĉagreno, kiun kaŭzis al ni Via perdo.

Tamen, se iu povas konsoli Vian malĝojon, certe tion povas fari la konvinko, ke ĝin partoprenas ni ĉiuj, kiuj konas, amas kaj estimas Vin.

Ho ve! Nia kara amiko, Via patro tro subite forlasis Vin, sed ĉu ni ĉiuj ne devos sekvi lin pli aŭ malpli baldaŭ? …

Kuraĝon kaj zorgu pri Via sano. Estu certe pri plej sincera simpatio de Viaj amikoj.

Akceptu koran manpremon,

en la nomo de la tuta redaktantaro
Andreas J. PENK


Je la hodiaŭa tago, nia amiko, samideano kaj redaktanto de ĉi tiu retejo Laïfo Kami Innocent Eteka perdis subite, sen antaŭa malsano, sian amatan patron.

Libroj en bona Esperanto por Afriko

Mi forsendis petleterojn pri libroj en bona Esperanto al kelkaj asocioj.

La Biblio

La Biblio, eldonita de KAVA-PECH

Pri La Sankta Biblio – Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj fare de L. L. Zamenhof kaj Brita kaj Alilanda Biblia Societo – al:

  1. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
  2. Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

Estimataj gesamideanoj!

Mi subtenas kelkajn Afrikajn samideanojn laŭ miaj (limigitaj) ebloj. Mi estas ankaŭ retejestro de la retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj, ĉar estas ankoraŭ ne eble administri la retejon rekte el Benino per la teĥnika ekipaĵo de BOJE.

Pro mankantaj lerno-libroj kaj aliaj libroj en bona Esperanto, la lingva nivelo de multaj Esperantistoj (lernantoj) estas ne tre alta. Eĉ estraranoj kaj tiel-nomataj instruistoj faras gravajn erarojn. La estraro de unu el la Afrikaj landaj sekcioj ekzemple disvastigis tekston de sia nova statuto kun kelkdek-duaj eraroj.

Mi atentigis almenaŭ la kristanajn samideanojn al la teksto de La Biblio kiel ekzemplo de bona, imitinda Esperanto. Sed la plej multaj el ili havas nek sufiĉe bonan poŝo-telefonon nek monon por viziti retkafejon por legi La Biblion en TTT. Kaj la ĝenerala konekto al TTT estas ofte malbona en Afriko.

Ĉu Vi havas eblon donaci kelkajn (aŭ pli multajn) presitajn librojn La Biblio en Esperanto al kluboj, projektoj kaj aliaj komunumoj en Afriko? Vi certe helpus la Esperantistojn kaj la kristanojn. Anticipan dankon!

Mi ĉiam pretas respondi ĉiujn Viajn eblajn demandojn.

Amikece kaj servo-prete!

„Libroj en bona Esperanto por Afriko“ weiterlesen

Ĉu vi konas Internan Ideon de Esperanto?

Je la 9a de Aŭgusto 1905  la lasta laborkunsido de la (unua) Bulonja Kongreso akceptis jenan:

Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo

3. […] Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj […]

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

La tuta teksto ĉi tie.

 

„Ĉu vi konas Internan Ideon de Esperanto?“ weiterlesen

Quo vadis, BOJE? (Kien vi iras, BOJE?)

La statutoj de BOJE kaj de BEA kontraŭ-diras unu la alian. Ne eblas, ke ambaŭ validas. La estraro de BEA evidente ne pretas paroli pri tio, nek kun la estraro de BOJE, nek kun la aŭtoro de ĉi tiuj linioj. Reprezentanto de Afrika Komisiono de UEA asertas eĉ, ke atentigi la estraron de BEA al la problemo estus atako kontraŭ BEA.


Ĉu vi konas la libron kaj la filmon »Quo Vadis?« (Kien vi iras?) de la Pola verkisto Henryk SIENKIEWICZ pri la komenco de la kristanaro en Roma Imperio? Ne vere gravas nun, sed mi tre rekomendas ĝin. La temo de la verko estas verdiremo.

Ĉi tie mi nun demandas: Quo vadis, BOJE? (Kien vi iras, BOJE?) „Quo vadis, BOJE? (Kien vi iras, BOJE?)“ weiterlesen