Respondo de BOJE al pamfleto de ABeE

Antaŭ kelkaj tagoj ABeE disvastigis tekston (vidu pli sube), al kiu la prezidanto de BOJE respondis jene:


BOJE_500pxKara prezidanto,

mi legis kun intereso vian mesaĝon. Sed: La nuna estraro de Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj kaŭzis neniun malordon en la Benina Esperantujo!

Kara gravulo, en via mesaĝo vi skribis, ke la gvidantoj de BOJE decidis, unuflanke, ke BOJE estas junulara sekcio de BEA kaj pro tio ĉesis kunlabori kun ABeE.

Lasu min klarigi al vi, ke la gvidantoj de BOJE neniam decidis, ke BOJE estas junulara sekcio de BEA, sed BEA-anoj male decidis unuflanke, ke BOJE estus junulara sekcio de BEA. Neniu ŝanĝis la statuton de BOJE cele, ke ni estas junulara sekcio de BEA. Nur la asembleo de BOJE rajtas decidi pri la statuto. „Respondo de BOJE al pamfleto de ABeE“ weiterlesen

Kelkaj rimarkoj pri la BEA-BOJE-kunsido en Cotonuo

Mi legis kun intereso la raporton pri la kunsido en Cotonuo inter estraranoj de BEA kaj BOJE. (ĉi tie)

  • Sole BOJE mem, do la membraro kadre de asembleo, povas dekreti, kio estas BOJE. La enhavo de la statuto de alia organizaĵo ne gravas. Se BOJE akceptus tion, ĝi estus junulara sekcio de du Beninaj landaj asocioj, kaj ABeE kaj BEA.
  • Mi kiel prezidanto de BOJE neniam konsentis proponon fare de iu pri memstareco; mi estis ĉiam konvinkita, ke BOJE estas memstara asocio.
  • Ne estas necese skribi en statuto: BOJE estas memstara asocio. Sufiĉas, ke BOJE plenumas ĉiujn kondiĉojn de tia organizaĵo.
  • „Organisation non gouvernementale“ priskribas rilaton al la ŝtato, ne al aliaj organizaĵoj.
  • BOJE estas landa sekcio de TEJO, ankaŭ tio estas ne skribite en la statuto de BOJE.
  • Nek estraro nek aliaj estraranoj rajtas kunvoki asembleon de BOJE, vidu n-ron 3.2 de la statuto:

„Kelkaj rimarkoj pri la BEA-BOJE-kunsido en Cotonuo“ weiterlesen

Pacan Paskon al Vi ĉiuj!

Estimataj samideanoj, karaj amikoj!

Pasko estas jam proksime. Pasko estas la plej alta festo de la kristanoj. Ili festas, ke komencis nova epoko post la releviĝo de sia sinjoro Jesuo Kristo, Princo de la Paco.

La Biblio rakontas jenan:

„Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.“ (Mateo 28:9,10)

„Pacan Paskon al Vi ĉiuj!“ weiterlesen

Resumo post la unuaj tri monatoj

emblemo de BOJE

Estimataj membroj, karaj amikoj de BOJE,

antaŭ tri monatoj, nova estraro komencis labori. La plej multaj estraranoj devis unue lerni, kiel gvidi organizaĵon. Bedaŭrinde, ni ricevis nenian subtenon fare de la antaŭa estraro. Pro la mankantaj spertoj, ni estis subtaksintaj la problemojn pro diversaj loĝlokoj de la estraranoj, la ne sufiĉe bonan teĥnikan ekipaĵon kaj … ĝenerale mankantan monon.

Pro tio ni ankoraŭ laboras tre zamenhofece, do kun nur papero kaj krajono; ni uzas dankeme helpon fare de kelkaj amikoj kaj faras anstataŭ grandajn nur malgrandajn paŝojn. Nia engaĝo por Esperanto ofte helpas tamen trovi bonajn solvojn. „Resumo post la unuaj tri monatoj“ weiterlesen

Interŝanĝo de spertoj kun s-ano Privas TCHIKPE

Je la sabato, 17-a de Februaro 2018, estraranoj de BOJE vizitis s-anon Privas TCHIKPE. Li estis unua esperantisto en Benino. Li akceptis la junajn esperantistojn en sia oficejo en Kotonuo en Esperanto-Domo. S-ano TCHIKPE estas konsilanto (estrarano) de Benina Esperanto-Asocio (BEA).

La ĉeestantoj interparolis pri diversaj temoj, kaj s-ano TCHIKPE, spertulo, donis amase konsilojn. Dum la konversacio li demandis:

Jen via Agadplano, vi pretas labori. Sed kiel vi plenumos tion sen mono?

„Interŝanĝo de spertoj kun s-ano Privas TCHIKPE“ weiterlesen

Invito al BOJE, invito membriĝi

21543772_2051308275097370_3089794041806638772_oSaluton, karaj samideanoj!

Kadre de sciigado al la junaj esperantistoj en Benino, BOJE invitas ĉiujn junajn esperantistojn, kiuj deziras membriĝi en BOJE, veni en niajn vicojn.

Por membriĝi en BOJE, sendu bonvole jenajn informojn:

  • vian tutan nomon,
  • vian naskiĝtagon.
  • vian loĝlokon,
  • vian okupon aŭ profesion,
  • vian retadreson,
  • vian telefonnumeron

„Invito al BOJE, invito membriĝi“ weiterlesen

Agadprogramo 2018

la nova estraro 01 edit

la nova estraro

Celante pligrandigi la Esperanto-familion en Benino, la estraro de BOJE decidis jenan:

  • sciigi la (aktivajn) junajn esperantistojn en Benino
  • revivigi malnovajn kaj krei novajn klubojn
  • viziti la (aktivajn) klubojn tra la lando
  • varbi (informi) pri Esperanto en la ŝtata universitato
  • organizi kafo-klaĉojn kaj karavanojn en diversaj lokoj dum la ferioj kaj libertempo
  • okazigi ludojn en la baza lernejo Jules Verstraeten en Kodji (Esperanto-lernejo)
  • aranĝi Zamenhof-tagon en Decembro

„Agadprogramo 2018“ weiterlesen