ATE Asocio de Terkulturis­toj Esperantistaj

Nia agado en Benino

Cyprien Guiya kaj Athanase Eke

Saluton karaj legantoj!
Ni salutas vin el Benino. Ni invitas vin legi nian skribaĵon. Ni estas Guiya Cyprien kaj Eke Athanase, ni estis lernantoj el mezgrada lernejo, kie ni havis la ŝancon lerni Esperanton, danke al s-ro Latifou Gbadamassi, la nuna prezidanto de ABeE, la Landa Esperanto-Asocio de Benino. Post nia sukceso en la unua universitata diplomo (scienca diplomo), ni pasi­iĝis pri agronomio (agrikulturo, bredado…).
La kialoj de nia pasio al agro­nomio estas: multaj personoj ne plu interesiĝas pri tio, kaj oni ne povas vivi sen agrikulturo, ĉar manĝo es­tas grava bezono. Oni ankaŭ devas konsideri, ke la popoloj kreskas, do ili pli bezonos manĝaĵojn; kaj finfine ni volas krei nian propran laborposte­non kaj entreprenon.

Tiam ni ekigis niajn studojn en tiu fako. Dum niaj studoj multaj profesoroj instruis al ni kiel plialtigi la produktokapablon per kemiaĵoj por fariĝi riĉaj. Tamen ni bone scias, ke uzado de tiuj kemiaĵoj estas dan­ĝera ne nur por la homoj, sed ankaŭ por la medio, ĉar ili detruas la naturon. Malmultaj el ili kontraŭ­staras tiun ideologion, kiu influas eĉ kelkaj el ni.
Pro tio ni decidas konigi tiujn dan­ĝerojn kaj konsili homojn pri ekologiaj agrikulturo kaj bredado, kiuj estas sekuraj.
Ni volas uzi tiujn konojn por disvastigi Esperanton, ĉar hodiaŭ mul­taj personoj sin demandas, post la lernado de Esperanto, kion oni povas fari per ĝi, krom vojaĝi, interŝanĝi frate kaj amike. Laŭ ni ili pravas, ĉar per la angla, franca, germana… lingvoj oni povas esperi laborpostenon.
Por solvi tiun problemon, ni pen­sas, ke kreado de laborpostenoj per Esperanto povas fari, ke multaj personoj interesiĝos pri ĝi. Tiel oni povas pagi la lernadon de Esperanto kiel de aliaj lingvoj (ekzemple, la angla lingvo).
Estas pro tio, ke ni jam komencis la projekton ATE: Asocio de Terkulturis­toj Esperantistaj, kiu interesas mul­tajn homojn, samlandanojn kaj ekster­landanojn.

Ekzemple, Arlain la kongolan­dano, kiu estas kontenta pri la konsiloj, kiujn ni donis al li pri la biologia lukto.

Por fini ni dankas:
Dion, kiu donas al ni ideojn; ĉiujn, kiuj kuraĝigas nin, s-ron Adjé Adjévi, kiu konsilas al ni konigi tiun ideon dum la trejnado (TEJO-seminario en Koto­nuo, oktobre 2016), s-inon Mireille, Emi­le Malanda… kaj aliajn, kiuj volas, ke tiu ideo efek­tiviĝu, Cédric Marchal, anon de TEJO, kiu ĉiam demandas, kiel evoluas la projekto, sen forgesi Bernard Gnancadja, la prezidanton de BoJE (benina sekcio de TEJO).
Ni dankas ĉiujn, kiujn ni ne povas nomi… Dio benu vin….

Por fini ni dankas:
Dion, kiu donas al ni ideojn; ĉiujn, kiuj kuraĝigas nin, s-ron Adjé Adjévi, kiu konsilas al ni konigi tiun ideon dum la trejnado (TEJO-seminario en Koto­nuo, oktobre 2016), s-inon Mireille, Emi­le Malanda… kaj aliajn, kiuj volas, ke tiu ideo efek­tiviĝu, Cédric Marchal, anon de TEJO, kiu ĉiam demandas, kiel evoluas la projekto, sen forgesi Bernard Gnancadja, la prezidanton de BoJE (benina sekcio de TEJO).
Ni dankas ĉiujn, kiujn ni ne povas nomi… Dio benu vin….

Asocio de Terkulturistoj Esperantistaj (ATE)

Celoj

1. Ĝenerala laboro por la Planedo per terkulturado kaj bre­dado, ĝenerala laboro por Esperanto per Esperanto
2. Kreado de laborpostenoj per Esperanto kaj per ter­ku­l­tu­rado kaj bredado
3. Interŝanĝo de spertoj kaj informoj inter terkulturistoj bre­distoj esperantistaj tra la mondo
4. Interŝanĝo de materialoj, semoj, iloj k.s.
5. Restado de iuj membroj ĉe la aliaj (ĉiam kun kontribuo en la kulturadaj kaj bredadaj laboroj)

Paŝoj

1. Cyprien, la motoro de ATE, informas la partopre­nintojn de la TEJO-seminario en Kotonuo oktobre 2016.
2. Kreo de Facebook-paĝo por informi la eblajn membrojn.
3. Kolekto de spertoj ĉe la paro, la tandemo Westermayer (DE) kaj Mramba Simba (TZ).
4. Mirejo Grosjean helpas per siaj multaj kontaktoj, ŝi diskonigas la informon pri la lanĉo.
5. Kreo de Faka Asocio ĉe UEA.
6. Diskonigo de la filmo «Demain» (morgaŭ) de Cyril Dion kaj Mélanie Laurent (2015), de la filmo «Solutions locales pour un désordre global» (Lokaj solvoj por tutmonda malordo) de Coline Serreau, de la filmo pri Wangari Muta Maathai (sub-tekstoj en Esperanto survoje al diskonigo).

Prezento verkita de Mirejo Grosjean, Athanase Eke kaj Cyprien Guyia
(Cyprien Guiya kaj Athanase Eke estas studentoj pri agrikulturo
en la nordo de Benino, kaj esperantistoj)
Kotonuo, 2016-10-05

https://revuoesperanto.org/afriko_brilas_1

Raporto de la kunsido de BOJE-anoj kaj de BEA-anoj

RAPORTO DE LA KUNSIDO DE BOJE estraranoj Inter de BEA estraranoj

Kiel planita , okazis en kotonuo cxe hotelo JOCA la kunsido de BOJE- anoj kaj de BEA-anoj, La 24 an-de Marto 2018. La tagordo konsistis el unu punkto kiu jenas:

I Solvigo de la problemo kiu kreas konfriton inter BOJE- anoj kaj BEA -Anoj
S-ro Alofa Charles, la prezidanto de BEA gvidas la arangxon bonvenigis cxiujn al la prezendado: Alofa charles( prezidento de BEA), Cyprien Guiya (sekretario de BEA), Ahonon Gobi(kasisto de BEA), Athanase EKE ( sekretario de BOJE), Sonade Kakpo(Kasisto de BOJE), Joseph D.Sadohounde( organizanto de BOJE) kaj François Hounsounou( Vickunordiganto de AK). Li petis al ni cxiuj( BOJE-anoj) post la legado de la artikolo n°32 de la statuto de BEA ke “cxu BOJE estas MEMSTARA ASOCIO?” Bona demando, respondis la estraroj de BOJE; „Raporto de la kunsido de BOJE-anoj kaj de BEA-anoj“ weiterlesen

Kondolenco

kondolencoTre estimata s-ano Laïfo Kami Innocent Eteka! Kara amiko!

En Via granda malfeliĉo, kian konsolon ni povus doni al Vi? … Longe ni ŝanceliĝis inter-rompi per niaj vortoj Viajn malĝojajn pensojn, malgraŭ niaj plej sincera amikeco kaj profunda ĉagreno, kiun kaŭzis al ni Via perdo.

Tamen, se iu povas konsoli Vian malĝojon, certe tion povas fari la konvinko, ke ĝin partoprenas ni ĉiuj, kiuj konas, amas kaj estimas Vin.

Ho ve! Nia kara amiko, Via patro tro subite forlasis Vin, sed ĉu ni ĉiuj ne devos sekvi lin pli aŭ malpli baldaŭ? …

Kuraĝon kaj zorgu pri Via sano. Estu certe pri plej sincera simpatio de Viaj amikoj.

Akceptu koran manpremon,

en la nomo de la tuta redaktantaro
Andreas J. PENK


Je la hodiaŭa tago, nia amiko, samideano kaj redaktanto de ĉi tiu retejo Laïfo Kami Innocent Eteka perdis subite, sen antaŭa malsano, sian amatan patron.

Emblemo por BOJE

Je la 5a de Marto alvenis vere surpriza kaj ĝojiga retmesaĝo:


BOJE_500pxSaluton al ĉiuj!

Mi estas Ariel, komunikisto de TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ni rimarkis, ke BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj, ne havas oficialan emblemon. Mi kredas, ke estas grave, ke organizaĵoj donu bonan kaj profesian bildon, do mi kreis emblemon por vi. Mi uzis la kolorojn de la flago de Benino kaj la formon de via lando. Mi sendas al vi vektoran version kaj ankaŭ en PNG, tiel vi povas uzi ĝin por viaj informiloj, retejoj, paĝoj. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin! 🙂

Dankon kaj bonan laboron!
Ariel Palmer (Ariel Giorgio Nikolov)
TEJO-teamo „Emblemo por BOJE“ weiterlesen

Nova retejo de BOJE

tradukilo de GoogleHodiaŭ, je la 1a de Februaro 2018, mi invitas vin ĉiujn al la nova retejo de BOJE. Legebla kaj per poŝo-telefono kaj per komputilo.

Komencantoj kaj ne-esperantistoj povas uzi aŭtomatan tradukilon de Google.

La nova retejo enhavas artikolojn: informaĵojn, opiniojn kaj proponojn. Athanase EKE, sekretario de BOJE, havas propran rubrikon. Vi trovas la plej gravajn dokumentojn de la asocio, ĉiujn estraranojn kun informaĵoj por kontakti ilin, facilan eblon rapide membriĝi, koncizajn informaĵojn pri Eo-kluboj en Benino, pri TEJO … Estu scivolemaj!

Aŭtoroj estas Athanase EKE kaj Andreas J. PENK, samideano el Eŭropo. La teamo volonte bonvenigus kromajn aŭtorojn. „Nova retejo de BOJE“ weiterlesen

Revuo Esperanto senpage ricevebla

La Januara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpageLa Januara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage (ĉi tie) – tion informas UEA.

»La unua numero, aperinta en 2018, la jaro de Esperanto-Kulturo, nun estas senpage elŝutebla. Revuo Esperanto estas la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, kiu aperas jam 111 jarojn. Tiuj esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne abonas ĝin, povas konatiĝi kun ĝia enhavo.

Bonvolu komuniki pri la elŝutebleco al viaj Esperantaj-amikoj.«

Do: elŝutu, legu, ĝuu … kaj informu aliajn

rekomendas via Athanase EKE