Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!

afiŝo Mi amas EsperantonMi pledas por vasta kunlaborado fare de BOJE kun ĉiuj kluboj, solaj esperantistoj kaj aliaj interesuloj en Benino. Kaj ankaŭ kun kaj ABeE kaj BEA!

Kiel ĉiu, »kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj«*, estas nomata Esperantisto, tiel ĉiu Esperantisto, ne grave, en kiu societo aktiva, estu ebla partnero por BOJE.

Ĉu Zamenhof kreis Esperanton, por ke la Esperantistoj spione observas unu la alian, por ke societoj de la Esperantistoj batalas unu kontraŭ la alian, por ke malpaco regu inter la Esperantistoj? Male! Li celis interfratiĝon kaj proksimiĝon inter la homoj. (pli multe) „Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!“ weiterlesen

Alvoko: Donacu Esperanto-librojn – helpu Afrikajn samideanojn!

Pro multaj tre bonaj reakcioj al la alvoko Donacu Esperanto-librojn – helpu Afrikajn samideanojn! kaj demandoj de samideanoj, kien sendi la librojn, ni skribis al Afrika Komisiono de UEA pri helpo kontinuigi la iniciaton el nia sino kaj por baldaŭ ricevi kaj disvastigi la librojn inter Afrikaj samideanoj, al kluboj, kursoj kaj projektoj.


Al s-ano
Emile MALANDA, kunordiganto,
ĉe Afrika Komisiono de UEA
BJ – Lokossa/ Mono

 

DONACU EO-LIBROJN – HELPU AFRIKAJN SAMIDEANOJN

Estimata s-ano Malanda,

post la publiko kaj disvastigado de jena teksto kadre de afiŝo (vidu la al-donaĵon) …

alvoko Donacu Eo-librojn - Helpu Afrikajn samideanojn!

alvoko: Donacu Eo-librojn – Helpu Afrikajn samideanojn!

DONACU EO-LIBROJN – HELPU AFRIKAJN SAMIDEANOJN

Ĉu vi konas tion? La datreveno de Via naskiĝo-tago estas jam proksima, sed Viaj familianoj kaj amikoj ne scias, kion donaci al Vi.

Antaŭ ol Vi devas denove danki por malbelaj ŝtrumpoj aŭ tukoj, malbonodoraj postrazaj locioj aŭ parfumoj, por senspritaj libroj aŭ por muziko, kiu jam troviĝas plurfoje en Via kd-bretaro, petu ilin donaci librojn do al Afrikaj samideanoj – en Via nomo. „Alvoko: Donacu Esperanto-librojn – helpu Afrikajn samideanojn!“ weiterlesen

Ĉu vi konas Internan Ideon de Esperanto?

Je la 9a de Aŭgusto 1905  la lasta laborkunsido de la (unua) Bulonja Kongreso akceptis jenan:

Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo

3. […] Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj […]

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

La tuta teksto ĉi tie.

 

„Ĉu vi konas Internan Ideon de Esperanto?“ weiterlesen