Ĝenerala asembleo de BOJE je la 28-a de Februaro

BOJE_500pxNorbert SADOHOUNDE, prezidento de BOJE, ĵus informis nome de la tuta estraro, ke

„la elekta ĝenerala asembleo de BOJE okazos en Lokossa ene de la lernejo ‚CEG 2 LOKOSSA‘ je la vendredo, la 28-an de Februaro 2020, 10-a horo“

por renovigi la estraron de la Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj.

Al ĉiuj rajtigitaj partoprenantoj kaj gastoj multan plezuron kaj sukceson!

Kelkaj rimarkoj pri la BEA-BOJE-kunsido en Cotonuo

Mi legis kun intereso la raporton pri la kunsido en Cotonuo inter estraranoj de BEA kaj BOJE. (ĉi tie)

  • Sole BOJE mem, do la membraro kadre de asembleo, povas dekreti, kio estas BOJE. La enhavo de la statuto de alia organizaĵo ne gravas. Se BOJE akceptus tion, ĝi estus junulara sekcio de du Beninaj landaj asocioj, kaj ABeE kaj BEA.
  • Mi kiel prezidanto de BOJE neniam konsentis proponon fare de iu pri memstareco; mi estis ĉiam konvinkita, ke BOJE estas memstara asocio.
  • Ne estas necese skribi en statuto: BOJE estas memstara asocio. Sufiĉas, ke BOJE plenumas ĉiujn kondiĉojn de tia organizaĵo.
  • „Organisation non gouvernementale“ priskribas rilaton al la ŝtato, ne al aliaj organizaĵoj.
  • BOJE estas landa sekcio de TEJO, ankaŭ tio estas ne skribite en la statuto de BOJE.
  • Nek estraro nek aliaj estraranoj rajtas kunvoki asembleon de BOJE, vidu n-ron 3.2 de la statuto:

„Kelkaj rimarkoj pri la BEA-BOJE-kunsido en Cotonuo“ weiterlesen

Pacan Paskon al Vi ĉiuj!

Estimataj samideanoj, karaj amikoj!

Pasko estas jam proksime. Pasko estas la plej alta festo de la kristanoj. Ili festas, ke komencis nova epoko post la releviĝo de sia sinjoro Jesuo Kristo, Princo de la Paco.

La Biblio rakontas jenan:

„Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.“ (Mateo 28:9,10)

„Pacan Paskon al Vi ĉiuj!“ weiterlesen

IJK 2018 en Badajoz (Portugalujo)

IJK 2018 en Badajoz (Portugalujo) 01Inter la 4a kaj 11a de Aŭgusto okazos la 74a IJK de TEJO en la Hispana urbo Badaĥozo (Badajoz) – tuj post la UK en Lisbono, ĉefurbo de Portugalujo.

La kongresejo de la 74a IJK estos la ejo Rucab, studentloĝejo de la universitato, kies retpaĝon vi povas viziti ĉi tie. TEJO publikigis jenajn fotografaĵojn de la estonta kongresejo.

„IJK 2018 en Badajoz (Portugalujo)“ weiterlesen

El prelego elkreskas novaj kluboj

2018-02-25 El prelego elkreskas novaj kluboj 01S-ano Laïfo Kami Innocent ETEKA, estrarano de BOJE, estis invitintaj unu semajno antaŭe lernantojn de mezgradaj lernejoj al prelego pri Esperanto en la Nord‘-Beninan urbon Kandi.

Je la 24-a de Februaro organizantoj kaj gastoj renkontis en Businesse Promotion Center – BPC pri:

Première édition de la tournée national des jeunes Espérantistes Béninois pour la promotion de la langue universelle Esperanto. „El prelego elkreskas novaj kluboj“ weiterlesen

Prelego en Nord‘-Benino

Kune kun s-anoj Mahugnon Mireille HOUNKPE kaj Cyprien GUIYA, mi prelegos pri Esperanto. La aŭskultantoj estas junuloj en Nord‘-Benino. Kompleta raporto sekvos.

Ni volonte komunikus kun esperantistoj dum la okazaĵo, per Facebook, Skype kaj WhatsApp. Inter la 10a kaj 11a horo.

Informu bonvole nin, se vi pretas babili kun ni kaj niaj gastoj. Anticipan dankon!

via Laïfo Kami Innocent Eteka

prelego en Nord-Benino

klubo Arigbo

Mi estis petinta s-anon Mechak EZIN informi iomete pri la klubo Arigbo en Glazoué. Jen lia afabla respondo:

klubestro Mechak EZIN

klubestro Mechak EZIN

Granda estas mia ĝojo skribi al vi hodiaŭ por klarigi mian pozicion.

Kiel Latifou GBADAMASSI jam diris al vi, mi estas unu el viaj samideanoj en Benino, kiu malkovris Esperantan lingvon en la jaro 1996, kaj mi povis fari ion por disvastigi la lingvon tra la centro de mia lando. Multe da gelernantoj malkovris la lingvon dank‘ al mi kiel ilia instruisto. Sed ĉar la lingvo ne estas oficiala, multaj lernejestroj ne facile akceptis, ke mi instruas la lingvon al siaj gelernantoj. Sed dank‘ al Zamenhof, mi sukcesis instrui ĝin al multaj gelernantoj, inter ili la nuna sekretario de BOJE.

Nun mi gvidas la klubon Arigbo en Glazoué, sed ni vivas ne ĉiuj samloke. Kelkaj klubanoj vivas malproksime for, kaj aliaj estas najbaroj de mi. La grupo renkontas marde kaj ĵaŭde inter 20a horo 30 kaj 21a horo 30. Ni alprenas la lingvon. La klubanoj nomiĝas: Iboukoun Alex, Oreofe Brigitte, Bayefouni Dimitri, Christian Ezin, Roselyn Ezin, Toyin Florentine, Kosi Fulgence, Gbemi Gilbert, Akotchaye Hyacinthe, Blaise N’koberou, Comlan Timothée, Ayelodjou William. „klubo Arigbo“ weiterlesen

Intervjuo kun estrarano Athanase EKE

17807379_1813018215617899_4391163513474916793_o

estrarano Athanase EKE

S-ano Athanase EKE, mi estis petinta vin pri intervjuo. Dankon, ke vi akceptis mian peton!

Vi havas 21 jarojn, vi vivas en Toviklin, vi studas agro-kulturadon, sed devis por-tempe inter-rompi la studadon. Vi havas nek edzinon nek gefilojn. Ĉu ĝuste ĝis nun?

Jes, ĝuste.

Kiam vi aŭdis ion pri Esperanto? Kial vi decidis paroli Internacian Lingvon kaj engaĝi vin kadre de la Esperanto-movado? Vi scipovas jam la lingvojn Adja-gbé, Anglan, Fon-gbe, Francan kaj Mina.

Mi ekis la lernadon de Esperanto en Junio 2010 cele havi multajn geamikojn en la tuta mondo, fariĝi parto de granda monda familio kune kun miaj samideanoj kaj zorgi pri niaj komunaj kaj individuaj celoj. „Intervjuo kun estrarano Athanase EKE“ weiterlesen

Cyprien Guiya

Esperanto servu al la homoj, kaj la homoj uzu Esperanton por krei pli bonan mondon. La homoj kaj la homeco staru en la mezo! Pro tio mi ŝatas prezenti kelkajn homojn el la junaj esperantistoj.

Cyprien Guiya»Mi estas Cyprien GUIYA, mi naskiĝis je la 20a de Majo 1996 en Azove. Mi estas studento de Nacia Agrokultura Universitato (UNA) de Benino. Mi esperantistiĝis inter 2006 kaj 2007 en la mezgrada lernejo 1 de Azove. Dank‘ al tio (lerni Esperanton), mi povis partopreni kelkajn esperantistajn eventojn, inter alie Scio Sen Bariloj (SSB), la 5-an Afrikan Kongreson, AMO-seminarion en Togolando  kaj tri malsamajn kunvenojn kadre de la projekto AEJK.« (fonto: TEJO-Benino)

„Cyprien Guiya“ weiterlesen