Ne forgesu la ĉi-jaran Semajnon de Internacia Amikeco (SIA), de la 18a ĝis 24a de Februaro!
SIA estas Esperanto-promocia kaj paco-kontribua internacia aranĝo en Esperantujo, kiu okazas la lastan plenan semajnon en Februaro, iniciatita de la fama Sveda Esperantisto Erik CARLÉN. Unua-foje realiĝis inter la 16a kaj 22a de Februaro 1969. Inkludas diversajn aktivaĵojn cele al pli-firmigo de amikaj internaciaj kontaktoj kaj popularigo de Esperanto. (fonto: Gvidlibro tra Esperantio, de Aleksandro S. MELNIKOV) „Semajno de Internacia Amikeco“ weiterlesen