Merkredo je la 21-a de Februaro 2018, estraranoj de BOJE kunsidis en Lokossa kun s-ano François HOUNSOUNOU, reprezentanto de Afrika Komisiono de UEA.
La ĉefa temo de ĉi tiu kunsido estis:
Merkredo je la 21-a de Februaro 2018, estraranoj de BOJE kunsidis en Lokossa kun s-ano François HOUNSOUNOU, reprezentanto de Afrika Komisiono de UEA.
La ĉefa temo de ĉi tiu kunsido estis:
Je la sabato, 17-a de Februaro 2018, estraranoj de BOJE vizitis s-anon Privas TCHIKPE. Li estis unua esperantisto en Benino. Li akceptis la junajn esperantistojn en sia oficejo en Kotonuo en Esperanto-Domo. S-ano TCHIKPE estas konsilanto (estrarano) de Benina Esperanto-Asocio (BEA).
La ĉeestantoj interparolis pri diversaj temoj, kaj s-ano TCHIKPE, spertulo, donis amase konsilojn. Dum la konversacio li demandis:
Jen via Agadplano, vi pretas labori. Sed kiel vi plenumos tion sen mono?
„Interŝanĝo de spertoj kun s-ano Privas TCHIKPE“ weiterlesen
Gazetara Komuniko de UEA n-ro 726 de la 19a de Februaro 2018 informas, ke UEA planas plue evolui Oficejon de Afrika Komisiono de UEA. UEA nun serĉas kunlaborantojn inter la Afrikaj samideanoj.
La ideala kandidato, tiel la Gazetara Komuniko, estu responsa, diligenta, laborema, kreema, sperta pri uzado de interreto kaj komputilo, povu rapide tajpi, havu altan lingvo-nivelon, talenton organizi kaj kapablon harmonie labori kun aliaj personoj. „Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn“ weiterlesen
S-ano Norbert SADOHOUNDE, vi estas unu monaton nun prezidanto de BOJE. Ĉu vi kontentas pri la starto?
Mi estas prezidanto, jes, kaj mi estas feliĉa esti prezidanto de BOJE, ĉar mi ĉiam revis labori por la evoluo de la Esperanto-movado en Benino. Ni, do la tuta estraro, ĵus finis la unuan monaton, sed ni ja renkontis diversajn problemojn, kiuj malgajigis nin, ĉar ni ankoraŭ ne povis fari tion, kion ni volas fari.
Ĉu vi ricevas subtenon, helpon, konsilon fare de la ĝisnuna prezidanto Bernard GNANCADJA, kiu metis la fundamenton de la nuna BOJE?
Ne, tute ne, bedaŭrinde! Mi nenion ricevas fare de la ĝisnuna prezidanto Bernard GNANCADJA, do nenian subtenon.
„Intervjuo kun Norbert SADOHOUNDE, prezidanto de BOJE“ weiterlesen
S-ano Athanase EKE, mi estis petinta vin pri intervjuo. Dankon, ke vi akceptis mian peton!
Vi havas 21 jarojn, vi vivas en Toviklin, vi studas agro-kulturadon, sed devis por-tempe inter-rompi la studadon. Vi havas nek edzinon nek gefilojn. Ĉu ĝuste ĝis nun?
Jes, ĝuste.
Kiam vi aŭdis ion pri Esperanto? Kial vi decidis paroli Internacian Lingvon kaj engaĝi vin kadre de la Esperanto-movado? Vi scipovas jam la lingvojn Adja-gbé, Anglan, Fon-gbe, Francan kaj Mina.
Mi ekis la lernadon de Esperanto en Junio 2010 cele havi multajn geamikojn en la tuta mondo, fariĝi parto de granda monda familio kune kun miaj samideanoj kaj zorgi pri niaj komunaj kaj individuaj celoj. „Intervjuo kun estrarano Athanase EKE“ weiterlesen
Jungkee Lee, estrarano de UEA pri Afrika Agado, informis:
»Por vigligi la Esperanto-movadon de Afriko, s-ro Emile Malanda, kunordiganto, kaj s-ro François Hounsounou, vickunordiganto de Afrika Komisiono de UEA, planas viziti 15 landojn por kuraĝigi lokajn esperantistojn kaj interkonsiliĝi kun landaj asocioj de UEA pri la plifortigo de la tutafrika movado. Krome la rondvojaĝo celas kontribui al esploroj pri eventuala okazigo de la unua UK en Afriko.«
Celante pligrandigi la Esperanto-familion en Benino, la estraro de BOJE decidis jenan: