Kiam ni analizas iom la evolucian kurbon de la Benina socio-ekonomika situacio, ni tre facile rimarkas, ke la afero evoluas de malbone al pli malbone.
Dudek jaroj antaŭe, la Benina popolo kriis pro malsato, mizero kaj bedaŭrinda vivo malgraŭ la fakto, ke ĉiu manĝis almenaŭ tri-foje tage, ĉiu surhavis kelkajn vestojn. Sed malgraŭ tio ni esperis ŝanĝon.
Male la nuna vivo en Benino estas pli komplika ol antaŭe. Malofte oni manĝas du-foje tage nun en nia socio. Escepte de la politikistoj, kiuj vivas eksterordinare lukse. Eĉ registaraj funkciuloj plendas. Kaj kiel estas eĉ la cirkonstancoj por vendistoj kaj metiistoj? „Socio-ekonomika situacio de Benino: Kie ni staras?“ weiterlesen