„Kia ajn estas la kolero,
oni ne mortigas formikon per pistolo;
kia ajn estas la kuraĝo,
oni ne alfrontas serpenton per kano.” *

teni kontakton kun la membraro
»Mi opinias, ke la plej grava tasko de la estraro estas, teni kontakton kun la membraro. Ni estraranoj devas aŭdi, kion la membraro diras, kaj la membraro devas scii, kion la estraro faras.« (el la intervjuo kun mi)
Ĉi tie mi informos vin … pri novaĵoj kaj pli.
Athanase EKE
sekretario
Raporto pri la kunsido de estraranoj de BEA kaj BOJE
Je la 24a de Marto 2018 okazis planita kunsido en Cotonou, hotelo JOCA. Ĉeestis jenaj estraranoj kaj kroma partoprenanto:
- s-ano Alofa Charles (prezidento de BEA),
- s-ano Cyprien Guiya (ĝenerale sekretario de BEA),
- s-ano Ahonon Gobi (kasisto de BEA),
- s-ano Athanase Eke (sekretario de BOJE),
- s-ano Sonade Kakpo (kasisto de BOJE),
- s-ano Joseph D. Sadohounde (organizanto de BOJE)
- s-ano François Hounsounou (vic-kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA)
La tagordo havis nur unu punkton: Solvi la problemojn, kion kreis konfrontado inter membroj de BEA kaj BOJE.
S-ano Alofa Charles, prezidanto de BEA, gvidis la kunvenon kaj bonvenigis ĉiujn reprezentantojn.
Li petis la estraranojn de BOJE, post legado de n-ro 32 de la statuto de BEA respondi, »ĉu BOJE estas memstara asocio?« Laŭ la estraranoj de BOJE, bona demando.
BOJE ne estas memstara asocio. Memstareco estis nur propono. Sole la prezidanto de BOJE favoras tiun proponon, sed la aliaj estraranoj malaprobas ĝin.
Oni voĉlegis la tutan statuton de BOJE por ĉiuj ĉeestantoj. Post legado, ĉiuj komprenis kaj rimarkis, ke neniu artikolo mencias, ke BOJE estas memstara asocio, sed ĝi estas civitana asocio (art-o 5.3 de la statuto de BOJE), kiu povas esti dependa aŭ sen-dependa (organisation non gouvernementale).
BOJE dependas de BEA kaj kunlaboras kun BEA, sed neniu artikolo de la statuto de BOJE mencias tion, kiel tio estas menciata en la statuto de BEA. Pro tio, la BOJE-anoj decidis organizi ĝeneralan asembleon por renovigi kelkajn punktojn en la statuto de BOJE.
La reprezentantoj de BOJE tre dankis s-anon François Hounsounou, kiu helpis solvi tiun problemon, kaj dankis la estraranojn de BEA pro sia komprenemo.
La estraro de BOJE informos ĉiujn membrojn pri la tagordo de la ĝenerala asembleo de BOJE.
Athanase Eke
(sekretario de BOJE)