„Bebo, kiu lernas marŝi, plurfoje falas,
sed iun tagon sukcesas ekmarŝi” *
Por pli-altigi la lingvo-scion, mi persone rekomendas jenajn librojn
(kaj por kluboj kaj por unu-solaj esperantistoj)
Crationnel d’espéranto
de SAT-amikaro (SAT-amikaro, 2006), ISBN 2952575304
17 lecionoj laŭ gramatika metodo; 171 paĝoj
11,10 EUR (ĉ. 7’000 XOF)
Dictionnaire de poche/ Poŝvortaro:
Français – Esperanto/ Esperanto – Français
(SAT-amikaro, 2005), ISBN 2950880975
dudirekta, taŭga por komencantoj; 121 paĝoj
4,80 EUR (ĉ. 3’000 XOF)
Dictionnaire pratique:
Français – Espéranto/ Espéranto – Français
(SAT-amikaro, 2014), ISBN 9782952575362
aktualigado de la eldono de 2000, preskaŭ 20’000 Francaj kapvortoj; 503 paĝoj,
17,70 EUR (ĉ. 11’000 XOF)
Grammaire ABC d’espéranto
de Christiane de Vleminck kaj Émile van Damme (FEL, 1990), ISBN 9071205304
moderna, klara gramatiko; 315 paĝoj
21,90 EUR (ĉ. 14’000 XOF)
Nova Esperanta Krestomatio (antologio, legolibro)
UEA, 1991, ISBN 9290170433
vasta panoramo de tekstoj el la tuta historio de Esperanto, inkluzive de rakontoj, elstaraj tradukoj, sciencaj kaj pri-lingvaj eseoj, poemoj pri Esperanto, kaj poezia antologio el 73 lingvoj; 510 paĝoj,
9,00 EUR (6’000 XOF)
Oni povas mendi librojn ekzemple ĉe UEA kaj SAT-amikaro. Atentu! La kostoj de la sendado de Eŭropo al Benino altigas la finan prezon.