Mi legis kun intereso la raporton pri la kunsido en Cotonuo inter estraranoj de BEA kaj BOJE. (ĉi tie)
- Sole BOJE mem, do la membraro kadre de asembleo, povas dekreti, kio estas BOJE. La enhavo de la statuto de alia organizaĵo ne gravas. Se BOJE akceptus tion, ĝi estus junulara sekcio de du Beninaj landaj asocioj, kaj ABeE kaj BEA.
- Mi kiel prezidanto de BOJE neniam konsentis proponon fare de iu pri memstareco; mi estis ĉiam konvinkita, ke BOJE estas memstara asocio.
- Ne estas necese skribi en statuto: BOJE estas memstara asocio. Sufiĉas, ke BOJE plenumas ĉiujn kondiĉojn de tia organizaĵo.
- „Organisation non gouvernementale“ priskribas rilaton al la ŝtato, ne al aliaj organizaĵoj.
- BOJE estas landa sekcio de TEJO, ankaŭ tio estas ne skribite en la statuto de BOJE.
- Nek estraro nek aliaj estraranoj rajtas kunvoki asembleon de BOJE, vidu n-ron 3.2 de la statuto:
„Kelkaj rimarkoj pri la BEA-BOJE-kunsido en Cotonuo“ weiterlesen