S-ano Andreas J. PENK, pro malforta sano, retiriĝos ĝis la 30a de Aprilo 2018 el ĉiuj siaj taskoj ĉi tie en la retejo de BOJE.
Li deziras al ĉiuj Esperantistoj en Benino multajn sukceson kaj plezuron.
S-ano Andreas J. PENK, pro malforta sano, retiriĝos ĝis la 30a de Aprilo 2018 el ĉiuj siaj taskoj ĉi tie en la retejo de BOJE.
Li deziras al ĉiuj Esperantistoj en Benino multajn sukceson kaj plezuron.
Saluton, karaj samideanoj de la paca lingvo Esperanto!
Antaŭ ĉio, mi honeste substrekas, ke mi ankoraŭ ne bone parolas Esperanton.
Mi nomiĝas Luc ZINZINHEDO, naskiĝis la 18an de Oktobro 1995 en Porto Novo. Naskita de patro juvelisto kaj patrino vendistino en Porto Novo (ĉefurbo de Benino).
Nun mi estas studanto de la tria jaro en Nacia Universitato pri Agrokulturo UNA (Université National d’Agriculture) en la urbo Kétou.
Hodiaŭ, je la 1a de Februaro 2018, mi invitas vin ĉiujn al la nova retejo de BOJE. Legebla kaj per poŝo-telefono kaj per komputilo.
Komencantoj kaj ne-esperantistoj povas uzi aŭtomatan tradukilon de Google.
La nova retejo enhavas artikolojn: informaĵojn, opiniojn kaj proponojn. Athanase EKE, sekretario de BOJE, havas propran rubrikon. Vi trovas la plej gravajn dokumentojn de la asocio, ĉiujn estraranojn kun informaĵoj por kontakti ilin, facilan eblon rapide membriĝi, koncizajn informaĵojn pri Eo-kluboj en Benino, pri TEJO … Estu scivolemaj!
Aŭtoroj estas Athanase EKE kaj Andreas J. PENK, samideano el Eŭropo. La teamo volonte bonvenigus kromajn aŭtorojn. „Nova retejo de BOJE“ weiterlesen