Dankon, s-ano GBEGLO Koffi

libro Esperantujismo de GBEGLO Koffi

libro Esperantujismo de GBEGLO Koffi

Esperantujismo – kia lango-noda vorto! Esperantujismo estas la titolo de libreto (kun nur 71 paĝoj) el la plumo de s-ano GBEGLO Koffi, eldonite de Monda Asembleo Socia en 2008. UEA rimarkas en sia libro-katalogo:

»Tre personaj vidpunktoj de Togolanda Esperantisto pri diversaj aferoj, ne nepre rilataj al Esperanto« (substreko ne en la originala teksto – ajp)

Tio similas iel al la rimarko pri Hamburgo en Retrospektivo de d-ro Ivo LAPENNA:

»Interpreto de la aŭtoro pri sia forlaso de UEA en 1974« (substreko ne en la originala teksto – ajp)

Kiu konas UEA-n kaj ĝian historion, tiu certe komprenas bone. UEA tute ne ŝatas kritikon, kritikantojn kaj kontraŭ-diron: »tre personaj vidpunktoj«, »interpreto de la aŭtoro«. La propagandaĵo de Kalle Kniivilä Krimeo Estas Nia ne ricevas tian averton. „Dankon, s-ano GBEGLO Koffi“ weiterlesen

Koruptemaj helpantoj

koruptemoEn Twitter iu publikigis jenajn informojn:

La salajroj de direktoroj de diversaj Germanaj organizaĵoj de la sociala prizorgado. Ili diligente kolektas monon inter blankuloj – laŭdire por helpi ekzemple malsatajn infanojn en Afriko.

Sed la estroj de ĉi tiuj organizaĵoj kondukas senhonte sufiĉe grandan parton de la mondonacoj por la plej malriĉaj homoj de la mondo en la proprajn poŝojn.

Koruptemo anstataŭ altruismo. „Koruptemaj helpantoj“ weiterlesen

Karaj junaj amikoj en Afriko!

Estimataj samideanoj, karaj junaj amikoj en Afriko!

antaŭ-homojAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Unu el ili en Benino. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulte, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli, la alia malpli multe. „Karaj junaj amikoj en Afriko!“ weiterlesen