Mi forsendis petleterojn pri libroj en bona Esperanto al kelkaj asocioj.

La Biblio, eldonita de KAVA-PECH
Pri La Sankta Biblio – Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj fare de L. L. Zamenhof kaj Brita kaj Alilanda Biblia Societo – al:
Estimataj gesamideanoj!
Mi subtenas kelkajn Afrikajn samideanojn laŭ miaj (limigitaj) ebloj. Mi estas ankaŭ retejestro de la retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj, ĉar estas ankoraŭ ne eble administri la retejon rekte el Benino per la teĥnika ekipaĵo de BOJE.
Pro mankantaj lerno-libroj kaj aliaj libroj en bona Esperanto, la lingva nivelo de multaj Esperantistoj (lernantoj) estas ne tre alta. Eĉ estraranoj kaj tiel-nomataj instruistoj faras gravajn erarojn. La estraro de unu el la Afrikaj landaj sekcioj ekzemple disvastigis tekston de sia nova statuto kun kelkdek-duaj eraroj.
Mi atentigis almenaŭ la kristanajn samideanojn al la teksto de La Biblio kiel ekzemplo de bona, imitinda Esperanto. Sed la plej multaj el ili havas nek sufiĉe bonan poŝo-telefonon nek monon por viziti retkafejon por legi La Biblion en TTT. Kaj la ĝenerala konekto al TTT estas ofte malbona en Afriko.
Ĉu Vi havas eblon donaci kelkajn (aŭ pli multajn) presitajn librojn La Biblio en Esperanto al kluboj, projektoj kaj aliaj komunumoj en Afriko? Vi certe helpus la Esperantistojn kaj la kristanojn. Anticipan dankon!
Mi ĉiam pretas respondi ĉiujn Viajn eblajn demandojn.
Amikece kaj servo-prete!