La statutoj de BOJE kaj de BEA kontraŭ-diras unu la alian. Ne eblas, ke ambaŭ validas. La estraro de BEA evidente ne pretas paroli pri tio, nek kun la estraro de BOJE, nek kun la aŭtoro de ĉi tiuj linioj. Reprezentanto de Afrika Komisiono de UEA asertas eĉ, ke atentigi la estraron de BEA al la problemo estus atako kontraŭ BEA.
Ĉu vi konas la libron kaj la filmon »Quo Vadis?« (Kien vi iras?) de la Pola verkisto Henryk SIENKIEWICZ pri la komenco de la kristanaro en Roma Imperio? Ne vere gravas nun, sed mi tre rekomendas ĝin. La temo de la verko estas verdiremo.
Ĉi tie mi nun demandas: Quo vadis, BOJE? (Kien vi iras, BOJE?) „Quo vadis, BOJE? (Kien vi iras, BOJE?)“ weiterlesen