Celante pligrandigi la Esperanto-familion en Benino, la estraro de BOJE decidis jenan:
- sciigi la (aktivajn) junajn esperantistojn en Benino
- revivigi malnovajn kaj krei novajn klubojn
- viziti la (aktivajn) klubojn tra la lando
- varbi (informi) pri Esperanto en la ŝtata universitato
- organizi kafo-klaĉojn kaj karavanojn en diversaj lokoj dum la ferioj kaj libertempo
- okazigi ludojn en la baza lernejo Jules Verstraeten en Kodji (Esperanto-lernejo)
- aranĝi Zamenhof-tagon en Decembro