La kvalito faras la diferencon

Mi ŝatas prezenti nian projekton en la loko Kodji kadre de la Esperanto-movado.

Ni fondis novan klubon nomitan La Kvalito Diferencas, la unuaj membroj estas KAKPO Sonade, KAKPO Vihou, SADOHOUNDE D. Joseph kaj SADOHOUNDE Norbert.

Niaj komunaj celoj estas;

  • daŭrigi la instruadon de Esperanto per kursoj en Kodji kaj aliloke en Benino,
  • instigi krei kromajn klubojn kaj
  • rearbigi nian vilaĝon Kodji.

„La kvalito faras la diferencon“ weiterlesen

Agadprogramo 2018

la nova estraro 01 edit

la nova estraro

Celante pligrandigi la Esperanto-familion en Benino, la estraro de BOJE decidis jenan:

  • sciigi la (aktivajn) junajn esperantistojn en Benino
  • revivigi malnovajn kaj krei novajn klubojn
  • viziti la (aktivajn) klubojn tra la lando
  • varbi (informi) pri Esperanto en la ŝtata universitato
  • organizi kafo-klaĉojn kaj karavanojn en diversaj lokoj dum la ferioj kaj libertempo
  • okazigi ludojn en la baza lernejo Jules Verstraeten en Kodji (Esperanto-lernejo)
  • aranĝi Zamenhof-tagon en Decembro

„Agadprogramo 2018“ weiterlesen