Hodiaŭ, je la 1a de Februaro 2018, mi invitas vin ĉiujn al la nova retejo de BOJE. Legebla kaj per poŝo-telefono kaj per komputilo.
Komencantoj kaj ne-esperantistoj povas uzi aŭtomatan tradukilon de Google.
La nova retejo enhavas artikolojn: informaĵojn, opiniojn kaj proponojn. Athanase EKE, sekretario de BOJE, havas propran rubrikon. Vi trovas la plej gravajn dokumentojn de la asocio, ĉiujn estraranojn kun informaĵoj por kontakti ilin, facilan eblon rapide membriĝi, koncizajn informaĵojn pri Eo-kluboj en Benino, pri TEJO … Estu scivolemaj!
Aŭtoroj estas Athanase EKE kaj Andreas J. PENK, samideano el Eŭropo. La teamo volonte bonvenigus kromajn aŭtorojn. „Nova retejo de BOJE“ weiterlesen