Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn

ueaGazetara Komuniko de UEA n-ro 726 de la 19a de Februaro 2018 informas, ke UEA planas plue evolui Oficejon de Afrika Komisiono de UEA. UEA nun serĉas kunlaborantojn inter la Afrikaj samideanoj.

La ideala kandidato, tiel la Gazetara Komuniko, estu responsa, diligenta, laborema, kreema, sperta pri uzado de interreto kaj komputilo, povu rapide tajpi, havu altan lingvo-nivelon, talenton organizi kaj kapablon harmonie labori kun aliaj personoj. „Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn“ weiterlesen

Intervjuo kun Norbert SADOHOUNDE, prezidanto de BOJE

27152829_2010480739276376_1782796528_n

Norbert SADOHOUNDE

S-ano Norbert SADOHOUNDE, vi estas unu monaton nun prezidanto de BOJE. Ĉu vi kontentas pri la starto?

Mi estas prezidanto, jes, kaj mi estas feliĉa esti prezidanto de BOJE, ĉar mi ĉiam revis labori por la evoluo de la Esperanto-movado en Benino. Ni, do la tuta estraro, ĵus finis la unuan monaton, sed ni ja renkontis diversajn problemojn, kiuj malgajigis nin, ĉar ni ankoraŭ ne povis fari tion, kion ni volas fari.

Ĉu vi ricevas subtenon, helpon, konsilon fare de la ĝisnuna prezidanto Bernard GNANCADJA, kiu metis la fundamenton de la nuna BOJE?

Ne, tute ne, bedaŭrinde! Mi nenion ricevas fare de la ĝisnuna prezidanto Bernard GNANCADJA, do nenian subtenon.

„Intervjuo kun Norbert SADOHOUNDE, prezidanto de BOJE“ weiterlesen