Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!

afiŝo Mi amas EsperantonMi pledas por vasta kunlaborado fare de BOJE kun ĉiuj kluboj, solaj esperantistoj kaj aliaj interesuloj en Benino. Kaj ankaŭ kun kaj ABeE kaj BEA!

Kiel ĉiu, »kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj«*, estas nomata Esperantisto, tiel ĉiu Esperantisto, ne grave, en kiu societo aktiva, estu ebla partnero por BOJE.

Ĉu Zamenhof kreis Esperanton, por ke la Esperantistoj spione observas unu la alian, por ke societoj de la Esperantistoj batalas unu kontraŭ la alian, por ke malpaco regu inter la Esperantistoj? Male! Li celis interfratiĝon kaj proksimiĝon inter la homoj. (pli multe) „Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!“ weiterlesen

Libroj en bona Esperanto por Afriko

Mi forsendis petleterojn pri libroj en bona Esperanto al kelkaj asocioj.

La Biblio

La Biblio, eldonita de KAVA-PECH

Pri La Sankta Biblio – Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj fare de L. L. Zamenhof kaj Brita kaj Alilanda Biblia Societo – al:

  1. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
  2. Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

Estimataj gesamideanoj!

Mi subtenas kelkajn Afrikajn samideanojn laŭ miaj (limigitaj) ebloj. Mi estas ankaŭ retejestro de la retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj, ĉar estas ankoraŭ ne eble administri la retejon rekte el Benino per la teĥnika ekipaĵo de BOJE.

Pro mankantaj lerno-libroj kaj aliaj libroj en bona Esperanto, la lingva nivelo de multaj Esperantistoj (lernantoj) estas ne tre alta. Eĉ estraranoj kaj tiel-nomataj instruistoj faras gravajn erarojn. La estraro de unu el la Afrikaj landaj sekcioj ekzemple disvastigis tekston de sia nova statuto kun kelkdek-duaj eraroj.

Mi atentigis almenaŭ la kristanajn samideanojn al la teksto de La Biblio kiel ekzemplo de bona, imitinda Esperanto. Sed la plej multaj el ili havas nek sufiĉe bonan poŝo-telefonon nek monon por viziti retkafejon por legi La Biblion en TTT. Kaj la ĝenerala konekto al TTT estas ofte malbona en Afriko.

Ĉu Vi havas eblon donaci kelkajn (aŭ pli multajn) presitajn librojn La Biblio en Esperanto al kluboj, projektoj kaj aliaj komunumoj en Afriko? Vi certe helpus la Esperantistojn kaj la kristanojn. Anticipan dankon!

Mi ĉiam pretas respondi ĉiujn Viajn eblajn demandojn.

Amikece kaj servo-prete!

„Libroj en bona Esperanto por Afriko“ weiterlesen

Mia unua teksto ĉi tie

28684925_148353065846045_7438450136578284735_n

Luc Toni

Saluton, karaj samideanoj de la paca lingvo Esperanto!

Antaŭ ĉio, mi honeste substrekas, ke mi ankoraŭ ne bone parolas Esperanton.

Mi nomiĝas Luc ZINZINHEDO, naskiĝis la 18an de Oktobro 1995 en Porto Novo. Naskita de patro juvelisto kaj patrino vendistino en Porto Novo (ĉefurbo de Benino).

Nun mi estas studanto de la tria jaro en Nacia Universitato pri Agrokulturo UNA (Université National d’Agriculture) en la urbo Kétou.

Per tiu ĉi teksto mi volas ĝuste bonhumorigi vin pri Esperanto

„Mia unua teksto ĉi tie“ weiterlesen