Pacan Paskon al Vi ĉiuj!

Estimataj samideanoj, karaj amikoj!

Pasko estas jam proksime. Pasko estas la plej alta festo de la kristanoj. Ili festas, ke komencis nova epoko post la releviĝo de sia sinjoro Jesuo Kristo, Princo de la Paco.

La Biblio rakontas jenan:

„Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.“ (Mateo 28:9,10)

„Pacan Paskon al Vi ĉiuj!“ weiterlesen

Libroj en bona Esperanto por Afriko

Mi forsendis petleterojn pri libroj en bona Esperanto al kelkaj asocioj.

La Biblio

La Biblio, eldonita de KAVA-PECH

Pri La Sankta Biblio – Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj fare de L. L. Zamenhof kaj Brita kaj Alilanda Biblia Societo – al:

  1. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
  2. Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

Estimataj gesamideanoj!

Mi subtenas kelkajn Afrikajn samideanojn laŭ miaj (limigitaj) ebloj. Mi estas ankaŭ retejestro de la retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj, ĉar estas ankoraŭ ne eble administri la retejon rekte el Benino per la teĥnika ekipaĵo de BOJE.

Pro mankantaj lerno-libroj kaj aliaj libroj en bona Esperanto, la lingva nivelo de multaj Esperantistoj (lernantoj) estas ne tre alta. Eĉ estraranoj kaj tiel-nomataj instruistoj faras gravajn erarojn. La estraro de unu el la Afrikaj landaj sekcioj ekzemple disvastigis tekston de sia nova statuto kun kelkdek-duaj eraroj.

Mi atentigis almenaŭ la kristanajn samideanojn al la teksto de La Biblio kiel ekzemplo de bona, imitinda Esperanto. Sed la plej multaj el ili havas nek sufiĉe bonan poŝo-telefonon nek monon por viziti retkafejon por legi La Biblion en TTT. Kaj la ĝenerala konekto al TTT estas ofte malbona en Afriko.

Ĉu Vi havas eblon donaci kelkajn (aŭ pli multajn) presitajn librojn La Biblio en Esperanto al kluboj, projektoj kaj aliaj komunumoj en Afriko? Vi certe helpus la Esperantistojn kaj la kristanojn. Anticipan dankon!

Mi ĉiam pretas respondi ĉiujn Viajn eblajn demandojn.

Amikece kaj servo-prete!

„Libroj en bona Esperanto por Afriko“ weiterlesen