Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj

ZINZINHEDO Luc

ZINZINHEDO Luc

Unue mi volas klarigi la esprimon elmigrado. Migrado en nia senco estas translokiĝo de popoloj aŭ individuoj, kiuj iras de unu regiono al alia por tie setli (loĝigi sin). Kiam individuo A elmigras el sia lando por setli en alia lando, oni nomas tion elmigrado. Kiam fremdulo B setlas en lando C, oni parolas pri enmigrado.

Mi memoras, kiam mia kolego DANCHI Louis kaj mi partoprenis prelegon organizitan de GUIYA Cyprien. Tiu prelego havis la temon: Elmigrado sen pasporto.

Ni konstatas, ke Afrikanoj ofte celas kontraŭ-leĝe setli ekster siaj landoj en landoj, kiuj estas juĝataj, ke ili estus favoraj por riĉiĝi. Sen sufiĉaj rimedoj Afrikanoj iras ne-sekurajn vojojn, ofte per ŝipoj. Tiu ĉi risko-plena vojo kondukas kelkfoje al la celo, sed ĝi finas tro ofte en pereo: morto aŭ almenaŭ slaveco ekzemple en Libio. „Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj“ weiterlesen

Karaj junaj amikoj en Afriko!

Estimataj samideanoj, karaj junaj amikoj en Afriko!

antaŭ-homojAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Unu el ili en Benino. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulte, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli, la alia malpli multe. „Karaj junaj amikoj en Afriko!“ weiterlesen