S-ano Norbert SADOHOUNDE, vi estas unu monaton nun prezidanto de BOJE. Ĉu vi kontentas pri la starto?
Mi estas prezidanto, jes, kaj mi estas feliĉa esti prezidanto de BOJE, ĉar mi ĉiam revis labori por la evoluo de la Esperanto-movado en Benino. Ni, do la tuta estraro, ĵus finis la unuan monaton, sed ni ja renkontis diversajn problemojn, kiuj malgajigis nin, ĉar ni ankoraŭ ne povis fari tion, kion ni volas fari.
Ĉu vi ricevas subtenon, helpon, konsilon fare de la ĝisnuna prezidanto Bernard GNANCADJA, kiu metis la fundamenton de la nuna BOJE?
Ne, tute ne, bedaŭrinde! Mi nenion ricevas fare de la ĝisnuna prezidanto Bernard GNANCADJA, do nenian subtenon.
„Intervjuo kun Norbert SADOHOUNDE, prezidanto de BOJE“ weiterlesen