Verdaj Legomoj plibeligas la mondon

Membroj de la klubo Verdaj Legomoj (Asocio de Terkulturistoj Esperantistaj – ATE) kaj aliaj studentoj purigis la ĉirkaŭaĵon de la universitato de Kétou.

Cyprien Guiya

Esperanto servu al la homoj, kaj la homoj uzu Esperanton por krei pli bonan mondon. La homoj kaj la homeco staru en la mezo! Pro tio mi ŝatas prezenti kelkajn homojn el la junaj esperantistoj.

Cyprien Guiya»Mi estas Cyprien GUIYA, mi naskiĝis je la 20a de Majo 1996 en Azove. Mi estas studento de Nacia Agrokultura Universitato (UNA) de Benino. Mi esperantistiĝis inter 2006 kaj 2007 en la mezgrada lernejo 1 de Azove. Dank‘ al tio (lerni Esperanton), mi povis partopreni kelkajn esperantistajn eventojn, inter alie Scio Sen Bariloj (SSB), la 5-an Afrikan Kongreson, AMO-seminarion en Togolando  kaj tri malsamajn kunvenojn kadre de la projekto AEJK.« (fonto: TEJO-Benino)

„Cyprien Guiya“ weiterlesen