Norbert SADOHOUNDE, prezidento de BOJE, ĵus informis nome de la tuta estraro, ke
„la elekta ĝenerala asembleo de BOJE okazos en Lokossa ene de la lernejo ‚CEG 2 LOKOSSA‘ je la vendredo, la 28-an de Februaro 2020, 10-a horo“
por renovigi la estraron de la Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj.
Al ĉiuj rajtigitaj partoprenantoj kaj gastoj multan plezuron kaj sukceson!