Afriko-Tagon oni celebras ĉiujare je la 25a de Majo okaze de la fondo de la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU) en 1963. OAU estis la antaŭa organizaĵo de la nuna Afrika Unio, fondita en 2001.
Je la 25a de Majo 1963, 30 Afrikaj ŝtatoj subskribis komunan ĉarton en Addis Abeba, Etiopio.
En kelkaj Afrikaj landoj, Afriko-Tago estas festotago, sed ne en Benino.
Ĉu BOJE celebru Afriko-Tagon? Se jes: kiel?
Ĉiu rajtas kopii kaj publikigi ĉi tiun tekston, sed sub la kondiĉoj, ke (1-e) oni informas pri la aŭtoro (la tuta nomo) kaj la fonto de la teksto (retejo de BOJE – Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj) kaj ke (2-e) ni ricevas koncernan informon al boje.asocio.benina@gmail.com. Publikigi citaĵojn estas nur permesite, se ili ne falsas la ĝeneralan enhavon de la teksto.