Pacan Paskon al Vi ĉiuj!

Estimataj samideanoj, karaj amikoj!

Pasko estas jam proksime. Pasko estas la plej alta festo de la kristanoj. Ili festas, ke komencis nova epoko post la releviĝo de sia sinjoro Jesuo Kristo, Princo de la Paco.

La Biblio rakontas jenan:

„Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.“ (Mateo 28:9,10)

„Pacan Paskon al Vi ĉiuj!“ weiterlesen

Semajno de Internacia Amikeco

Semajno de Internacia AmikecoNe forgesu la ĉi-jaran Semajnon de Internacia Amikeco (SIA), de la 18a ĝis 24a de Februaro!

SIA estas Esperanto-promocia kaj paco-kontribua internacia aranĝo en Esperantujo, kiu okazas la lastan plenan semajnon en Februaro, iniciatita de la fama Sveda Esperantisto Erik CARLÉN. Unua-foje realiĝis inter la 16a kaj 22a de Februaro 1969. Inkludas diversajn aktivaĵojn cele al pli-firmigo de amikaj internaciaj kontaktoj kaj popularigo de Esperanto. (fonto: Gvidlibro tra Esperantio, de Aleksandro S. MELNIKOV) „Semajno de Internacia Amikeco“ weiterlesen