Socio-ekonomika situacio de Benino: Kie ni staras?

Luc Toni

Luc Toni

Kiam ni analizas iom la evolucian kurbon de la Benina socio-ekonomika situacio, ni tre facile rimarkas, ke la afero evoluas de malbone al pli malbone.

Dudek jaroj antaŭe, la Benina popolo kriis pro malsato, mizero kaj bedaŭrinda vivo malgraŭ la fakto, ke ĉiu manĝis almenaŭ tri-foje tage, ĉiu surhavis kelkajn vestojn. Sed malgraŭ tio ni esperis ŝanĝon.

Male la nuna vivo en Benino estas pli komplika ol antaŭe. Malofte oni manĝas du-foje tage nun en nia socio. Escepte de la politikistoj, kiuj vivas eksterordinare lukse. Eĉ registaraj funkciuloj plendas. Kaj kiel estas eĉ la cirkonstancoj por vendistoj kaj metiistoj? „Socio-ekonomika situacio de Benino: Kie ni staras?“ weiterlesen

Studento-protestoj en Cotonou

Laŭ informoj de samideano, la konflikto inter studentoj de l’Université d’Abomey Calavi (UAC) en Cotonou kaj la polico akriĝas. La studentoj protestas jam monatojn kontraŭ la malbona edukado en Benino. Prezidanto Patrice TALON silentas anstataŭ peri inter la frontoj.

Studento-protestoj en Azové 06

protesto-manifestacio de studentoj de UAC

La striko en la universitato komencis origine pro parta nuligo de stipendioj en Oktobro 2017. La studentoj ne aprobis tion. „Studento-protestoj en Cotonou“ weiterlesen