Étudiants bien-aimés, chers amis!

2018-03-04 Estimataj studentoj, karaj amikojBOJE Benina Organizaĵo
de Junaj Esperantistoj

Estimataj studentoj, karaj amikoj,

inter la junaj esperantistoj de Benino estas multaj studentoj. Kelkaj el ili estas observantoj, aliaj estas batalantoj kontraŭ la malrespekta konduto kaj la malicaj decidoj fare de la ŝtataj instancoj.

Kial la estraro de la universitato, kial la prezidanto de Benino ne staras ĉe la flanko de la viktimoj? Ĉu ili forgesis, kiu morgaŭ plue konstruos Beninon? La hodiaŭa junularo!

Kia fia respondo de la ŝtato sendi ege armitajn policistojn kontraŭ protestantoj? „Étudiants bien-aimés, chers amis!“ weiterlesen

Striko de la junaj studentoj en Benino

La striko de la junaj studentoj en Abomey Calavi de Université d’Abomey Calavi komencis, ĉar oni ne elpagis stipendiojn kaj decidis eĉ tute malaperigi la stipendiojn por la junuloj.

Je la 2-a de Marto 2018 studentoj kaj polico fine koliziis.

La ĉefo de la universitata fako de historio kunvokis provokante la studentojn al ekzameno, kvankam 96-horoj-daŭra striko sur la kampuso estis decidinta. „Striko de la junaj studentoj en Benino“ weiterlesen