Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!

afiŝo Mi amas EsperantonMi pledas por vasta kunlaborado fare de BOJE kun ĉiuj kluboj, solaj esperantistoj kaj aliaj interesuloj en Benino. Kaj ankaŭ kun kaj ABeE kaj BEA!

Kiel ĉiu, »kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj«*, estas nomata Esperantisto, tiel ĉiu Esperantisto, ne grave, en kiu societo aktiva, estu ebla partnero por BOJE.

Ĉu Zamenhof kreis Esperanton, por ke la Esperantistoj spione observas unu la alian, por ke societoj de la Esperantistoj batalas unu kontraŭ la alian, por ke malpaco regu inter la Esperantistoj? Male! Li celis interfratiĝon kaj proksimiĝon inter la homoj. (pli multe) „Kunlaboru kun ĉiuj, kaj ABeE kaj BEA!“ weiterlesen

Rondvojaĝo de Afrika Komisiono de UEA

rondvojaĝo 001Jungkee Lee, estrarano de UEA pri Afrika Agado, informis:

»Por vigligi la Esperanto-movadon de Afriko, s-ro Emile Malanda, kunordiganto, kaj s-ro François Hounsounou, vickunordiganto de Afrika Komisiono de UEA, planas viziti 15 landojn por kuraĝigi lokajn esperantistojn kaj interkonsiliĝi kun landaj asocioj de UEA pri la plifortigo de la tutafrika movado. Krome la rondvojaĝo celas kontribui al esploroj pri eventuala okazigo de la unua UK en Afriko.«

„Rondvojaĝo de Afrika Komisiono de UEA“ weiterlesen