„Eĉ se malpura akvo utilas al nenio,
ĝi povas estingi fajron” *
TEJO – Tutmonda Esperantisto Junulara Organizo (la iama junulara sekcio de UEA) por esperantistoj ĝis-35-aĝaj. (al la retejo)
Politike pli-malpli neŭtrale, sed kontraŭ diskriminacio rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapo, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo. Strukture TEJO konsistas el individuaj membroj, landaj kaj fakaj asocioj. La eldonaĵoj de TEJO estas magazino Kontakto kaj reta informbulteno TEJO-aktuale.
TEJO administras Pasportan Servon – la faman gastigan servon por esperantistoj.
La aktuala slogano de TEJO estas: June kaj Kune!
TEJO (iam kunlabore kun ne-esperantistaj instancoj) organizas internaciajn gejunulajn seminariojn kaj trejnadon por diskuti aktualajn temojn (homrajtoj, tutmondiĝo, lingvoj-problemoj, interreto k. a.) kaj akirigi al la partoprenantoj novajn kapablojn en trakto-sferoj. La plej grava ĉiujara forumo estas Internacia Junulara Kongreso (IJK).
En la pasintaj jaroj TEJO estis reprezentata plurfoje en oficialaj (ne-esperantistaj) junularaj aranĝoj en Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo.
informoj el Gvidlibro de Esperantio de Aleksandro S. MELNIKOV, 2015