La striko de la junaj studentoj en Abomey Calavi de Université d’Abomey Calavi komencis, ĉar oni ne elpagis stipendiojn kaj decidis eĉ tute malaperigi la stipendiojn por la junuloj.
Je la 2-a de Marto 2018 studentoj kaj polico fine koliziis.
La ĉefo de la universitata fako de historio kunvokis provokante la studentojn al ekzameno, kvankam 96-horoj-daŭra striko sur la kampuso estis decidinta.
La prezidantoj de la tri studentaj organizaĵoj intencis viziti la estron de la koncerna fako por kontraŭstari tiun ekzamenon. Viraj soldatoj kaptis la okazaĵon por aresti la prezidanton de Nacia Federacio de Beninaj Studentoj Alimi GOUNOU. Liaj kamaradoj, studentoj, ne pretis akcepti tian konduton kaj sekve protestis. Tiu kondukis fine al alfrontado inter studentoj kaj polico. La policistoj estas ege armitaj, la studentoj povas uzi nur ŝtonojn por rebati kaj defendi sin.
La ĉefa enirejo en la universitaton estas blokita. Brulantaj kaj bruligitaj pneŭoj troviĝas sur la vojoj al kaj sur la kampuso. La kampuso estas nuntempe nealirebla.
La fotojn faris Seboka ANICET
Rimarko de juna samideano pri la disputo (de la 4a de Marto):
»La striko de la studentoj estas parto de ĝenerala krizo. Laboristoj el diversaj laborkampoj strikas, sed tiu ĉi registaro aŭdas ŝajne nenion kaj tute ne ĝenas. Mi opinias, ke la diversaj aktoroj de la striko kune laboru por plifortigi sian potencon, kaj ili petu helpon de instancoj, kiuj batalas por la homrajtoj.«
Kroma rimarko de alia samideano (de sama dato):
»Nun en Benino, ni havas gravan problemon. Oni renkontas strikojn en preskaŭ ĉiuj sektoroj. Estas, ke ni ne havus ŝtatan ordonon. Mi ne plu ekkonas la rolon de la ŝtato en tiu do laŭleĝa lando. Mi devas konfesi, ke la estonteco de la gejunuloj estas malhela, ĉar en la edukada sistemo oni ne plue povas esperi ion. Ke ni, gestudentoj, strikas kiel laboristoj, ĉar ni postulas sufiĉe bonajn edukadajn kondiĉojn. La ŝtato intencas perforti nian rajton, kaj ni ne konsentas pri tio. Normale ni devus fari ekzamenojn, sed ankoraŭ ne eblas pro la striko.«
Dankon, kara s-ano Cyprien!
LikeLike
Dankon pro la informoj.
LikeGefällt 1 Person