Kiam ni analizas iom la evolucian kurbon de la Benina socio-ekonomika situacio, ni tre facile rimarkas, ke la afero evoluas de malbone al pli malbone.
Dudek jaroj antaŭe, la Benina popolo kriis pro malsato, mizero kaj bedaŭrinda vivo malgraŭ la fakto, ke ĉiu manĝis almenaŭ tri-foje tage, ĉiu surhavis kelkajn vestojn. Sed malgraŭ tio ni esperis ŝanĝon.
Male la nuna vivo en Benino estas pli komplika ol antaŭe. Malofte oni manĝas du-foje tage nun en nia socio. Escepte de la politikistoj, kiuj vivas eksterordinare lukse. Eĉ registaraj funkciuloj plendas. Kaj kiel estas eĉ la cirkonstancoj por vendistoj kaj metiistoj?
Ĉar produktoj estas ne-vendeblaj pro tro altaj kostoj, metiistoj ne trovas laboron. Provizore la gepatroj instruas siajn gefilojn en la lernejo. En kelkaj familioj la gepatroj bezonas siajn idojn por kunlabori aŭ por la familia komerco. Virinoj kolere decidis manifesti tra Cotonou, la Benina ekonomia centro, kun kaseroloj sur siaj kapoj por montri sian proteston kaj koleron pri tiu situacio.
Pro la doloriga vivo, la sociaj katastrofoj kiel raboj, murdoj ktp … akriĝas. La nombro de murdoj kreskas en urboj pli rapide ol en urbetoj. Multaj urbetoj ne havas puran akvon por trinki. Lernantoj kaj studentoj plendas. Ili havas neniun esperon. Sen laboro en la propra lando, kelkaj el ili konfidas friponojn kaj trompantojn el la okcidento. Tuta mondo scias kaj parolas pri tio. Televido montras kaj raportas pri tio.
Kiu estas kulpa?
Kion ni devas fari por solvi tion?
Ein Kommentar zu „Socio-ekonomika situacio de Benino: Kie ni staras?“