Alvoko: Donacu Esperanto-librojn – helpu Afrikajn samideanojn!

Pro multaj tre bonaj reakcioj al la alvoko Donacu Esperanto-librojn – helpu Afrikajn samideanojn! kaj demandoj de samideanoj, kien sendi la librojn, ni skribis al Afrika Komisiono de UEA pri helpo kontinuigi la iniciaton el nia sino kaj por baldaŭ ricevi kaj disvastigi la librojn inter Afrikaj samideanoj, al kluboj, kursoj kaj projektoj.


Al s-ano
Emile MALANDA, kunordiganto,
ĉe Afrika Komisiono de UEA
BJ – Lokossa/ Mono

 

DONACU EO-LIBROJN – HELPU AFRIKAJN SAMIDEANOJN

Estimata s-ano Malanda,

post la publiko kaj disvastigado de jena teksto kadre de afiŝo (vidu la al-donaĵon) …

alvoko Donacu Eo-librojn - Helpu Afrikajn samideanojn!

alvoko: Donacu Eo-librojn – Helpu Afrikajn samideanojn!

DONACU EO-LIBROJN – HELPU AFRIKAJN SAMIDEANOJN

Ĉu vi konas tion? La datreveno de Via naskiĝo-tago estas jam proksima, sed Viaj familianoj kaj amikoj ne scias, kion donaci al Vi.

Antaŭ ol Vi devas denove danki por malbelaj ŝtrumpoj aŭ tukoj, malbonodoraj postrazaj locioj aŭ parfumoj, por senspritaj libroj aŭ por muziko, kiu jam troviĝas plurfoje en Via kd-bretaro, petu ilin donaci librojn do al Afrikaj samideanoj – en Via nomo.

Fariĝu ne nur iom pli maljuna, fariĝu ankaŭ iom pli altruisma. Kaj spertu, ke ie en Afriko la ricevintoj de la libroj kaj siaj amikoj celebras elkore Vian naskiĝtagon!

… multaj aprobantaj reagoj alvenis. Samideanoj eĉ tuj demandis, kien ili sendu la librojn.

Ĉar la alvoko petas helpon por la tuta Afriko, ni certe ne respondos sendi ĉion nur al ni.

Ĉu vi pretas kontinuigi la iniciaton? Se jes, ni informus – per rektaj mesaĝoj kaj kroma afiŝo – ke oni sendu la librojn rekte al vi, Afrika Komisiono de UEA, se oni mem ne havas kontaktojn al Afrikaj samideanoj.

Certe vi afablece informos nin (boje.asocio.benina@gmail.com) pri la libroj kaj la sendintoj kaj pri tio, al kiu vi donis la donacojn, por ke ni povas publikigi la rezultojn de la iniciato el nia sino kaj kuraĝigi kromajn samideanojn agi tiel.

Kion vi opinias pri nia propono? Anticipan dankon pri baldaŭa respondo!

Amikece kaj servo-prete,

Athanese EKE
(sekretario de BOJE)

2 Kommentare zu „Alvoko: Donacu Esperanto-librojn – helpu Afrikajn samideanojn!

  1. Mi tre ĝojas pri via bonkora decido ne celi nur propran profiton! Kelkaj esperantistoj, funkciuloj plej-ofte, parolas volonte pri grandanimeco kaj reciproka subteno, sed iliaj agoj prezentas ne malofte alian karakteron. Vi estas veraj disĉiploj de Patrice LUMUMBA, Nelson MANDELA kaj de aliaj gravaj Afrikanoj.

    Gefällt 1 Person

Kommentar verfassen

Trage deine Daten unten ein oder klicke ein Icon um dich einzuloggen:

WordPress.com-Logo

Du kommentierst mit deinem WordPress.com-Konto. Abmelden /  Ändern )

Facebook-Foto

Du kommentierst mit deinem Facebook-Konto. Abmelden /  Ändern )

Verbinde mit %s